Fethullah Gülen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fethullah Gülen
Persona informo
Fethullah Gülen
Naskonomo Muhammed Fethullah Gülen
Naskiĝo 27-an de aprilo 1941 (1941-04-27) (82-jaraĝa)
en Erzurum
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj turka vd
Loĝloko Saylorsburg vd
Ŝtataneco TurkioUsono vd
Subskribo Fethullah Gülen
Profesio
Okupo socia aktivisto • Q2507544verkisto vd
Laborkampo teologiosufiismo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

FethullahFetullah Gülen (naskiĝis la 27-an de aprilo 1941 en Korucuk apud Erzurum aŭ, laŭ aliaj, en 1938[1] en Pasinler apud Erzurum) estas verkisto kaj iama turka imamo kaj islama predikisto.

Li estas la fondinto de la socia movado Hizmet, ankaŭ konata kiel la Güllen-Movado. La movado estas precipe aktiva en la kampo de edukado kaj en la disvolviĝo de interreligia dialogo. Laŭ studo de la revuo Yeni Aktüel, ekzistas proksimume 489 mezlernejoj aŭ bazlernejoj, ses universitatoj kaj kelkaj edukaj aŭ lingvocentroj en 91 landoj[2].

Liaj anoj konsideras lin grava instruisto de islamo kun liberalaj pensoj pri interreligia dialogo. Kritikantoj riproĉas, ke li volas anstataŭigi la laikulan respublikon turkian per islama reĝimo.

Gülen nomas sin reprezentanto de sunaismo; liaj ideoj havas elementojn de sufismo kaj donas al Turkio specialan pozicion en islamo. Li verkis pli ol 60 librojn pri religiaj, sociaj kaj politikaj temoj, krome artikolojn kaj poemojn. Kvankam Islamo malpermesas bildojn de homoj, li konsentas, ke liaj predikoj estu disvastigitaj per video-kasedoj.

Gülen estas konsiderata unu el la plej riĉaj homoj de Turkio. De pluraj jaroj li loĝas en Pensilvanio, Usono. Prezidento Erdoğan de Turkio akuzis lin pri respondeco pri la puĉoprovo de la 15-a de julio 2016, kaj postulis ke Usono lin arestu.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adocate of Dialogue, prilaboro A.Ünal, A.Williams, Falifax, Virginia 2000
  • Love and Tolerance, antaŭparolo de Thomas Michel, Somerset, NJ 2004
  • N. Amman, W prawdziwym islamie terroryzm nie istnieje. Wywiad z Fethullahem Gülenem (En vera islamo terrorismo ne ekzistas. Intervjuo kun Fethullah Gülen), en: Terroryzm i zamachy samobójcze. Muzułmański punkt widzenia (Terorismo kaj atencoj de sinmortigintoj. Islama vidunkto), Akademia Eldonejo DIALOG, Warszawa 2007, p. 17-24

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto:La preciza naskiĝdato de Gülen estas necerta; li mem iam diris, ke estas la mortodato de Kemal Atatürk (10-a de novembro 1938).
  2. (tr) Ergün Poyr, İhanet ve Darbe. Mahcup Gülen (Perfido kaj Puĉo - Embararsita Güllen), paĝoj 216-218, , Bilgi Yayınevi, septembro 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eugeniusz Sakiewicz, Muzułmańska edukacja i wychowanie. Pedagogiczna wizja M. Fethullaha Gülena (Islama edukado kaj klerigo. Pedagogia vizio de Fethullah Gülen), Libra s.c., Dunaj Instytut Dialogu, Białystok 2014, s. 183, ISBN 978-83-88463-97-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Gülen havas retejon en 20 lingvoj.