Fezano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fezzano)
Fezano
Regiono
pejzaĝo [+]

LandoLibio

- koordinatoj26° 19′ 58″ N, 13° 25′ 31″ O (mapo)26.332813.4253Koordinatoj: 26° 19′ 58″ N, 13° 25′ 31″ O (mapo)
Areo551 170 km² (55 117 000 ha) [+]

Loĝantaro442 090 [+] (2006)
Denseco0,8 loĝ./km² [+] [+]

Fezano (Tero)
Fezano (Tero)

Fezano (Libio)
Fezano (Libio)
DEC
Fezano
Fezano

Map
Fezano
Vikimedia Komunejo:  Fezzan [+]
vdr
Fezano malhelverde
sunsubiro super dezertaj dunoj de Fezano

Fezano (arabe فزان, latinliterigite Fizzān, tamaziĥte ⴼⴻⵣⵣⴰⵏ Fezzan, turke Fizan, latine Phasania) estas historia regiono en Libio, apartenanta al la dezerto Saharo. Temas pri unu el tri historiaj provincegoj de la lando, krom la regiono Cyrenaica oriente kaj Tripolio nordokcidente. Ĉefurbo de Fezano estas Sabha.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono Fezano grandas 551 170 km²[1] kaj en 2003 havis 413 005 loĝantojn. Okcidente ĝi limas al Alĝerio, sude al Niĝero kaj Ĉado. La plej signifaj urboj estas Murzuk, Gat kaj Sabha, la provincega centro.

La teritorio esence kovratas per sablaj, ŝtonetaj kaj rokaj dezertoj, sed ankaŭ ekzistas loĝataj oazoj. La registaro de Libio penas evoluigi la regionon per plibonigo de la infrastrukturo kaj la instalo de irigaciaj sistemoj. Ekologie tiuj penoj havas grandan riskon plisaligi la grundon.

En la teritorio de la historia provinceo Fezano situas ses el la 22 distriktoj de Libio:

administra divido de Libio
n-ro شعبية distrikto loĝantaro
en 2003
areo
km²
17 الجفرة Al Ĝufra 45 117 117 410
18 وادي الشاطئ Uedo Aŝ Ŝati 77 203 97 160
19 سبها Sabha 126 610 15 330
20 وادي الحياة Uedo Al Haja 72 587 31 890
21 غات Gat 22 770 72 700
22 مرزق Murzuk 68 718 349 790
  فزان‎‎ Fezano 413 005 684 280


Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la antikva epokola regiono estas loĝata fare de berberoj. En la 5-a jarcento a.K. la helenoj ekkonis la lokan berberan popolon de garamantoj. La romianoj ne konkeris la regionon, sed organizis ekspediciojn en la Saharon kaj ĉirkaŭ la jaro 100 p.K. tra la regiono atingis la Ĉadan Lagon.

Kiam pli kaj pli ekspansiis la islamo, kaj enkondukiĝis transportado per kameloj, en la regiono tre ekfloris la transsahara komerco, kaj la urbo Murzuk iĝis la plej signifa komercejo de la regiono. Iom post iom la enmigrintaj araboj miksiĝis kun la lokaj berberoj.

Post kiam la regiono en la 13-a jarcento dumtempe apartenis al la afrika regno Kanemo, ĝi ekde la 16-a jarcento estis sub malforta kontrolo de la Otomana Imperio. Post kiam Italio en 1912 konkeris la pli nordajn partojn de Libio, ĝi en 1930 venkis ankaŭ la berberajn-arabajn tribojn de Fezano. Ekde la jaro 1951 la regiono - kune kun Tripolio kaj Cyrenaica – konsistigas la sendependan ŝtaton Libio (ĝis 1969: reĝlando Libio).

Notoj[redakti | redakti fonton]