Fiŝoj (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiŝoj
konstelacio • zodiaka konstelacio 
Latina nomo Pisces
(genitiva Piscium)
Mallongigo Psc
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
TrianguloAndromedoPegazoAkvistoBalenoŜafo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 0h 0m 0s ... 23h 50m 0s
Deklinacio -7° 0' 0" ... 33° 0' 0"
Areo 889 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 14
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 3,6
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -57° ... 83°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Novembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Fiŝoj latine Pisces estas konstelacio de tera ĉielo de la zodiako

Astrologio

Laŭ la astrologiistoj naskitoj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « fiŝaj »

  • virinoj :
Korpo kaj sano

Ofte bela. La voĉo posedas neklarigeblan ĉarmon. Pli ofte malfortika kaj malgranda. Tamen ŝi havas graciecon; al ŝi plaĉas dancadon.
Ŝi havas malfortikan sanon, ŝi ofte spertas malsanetojn, ellaciĝojn, sed ŝiaj palecoj forpasas tiom rapide kiom ili aperis. Ŝi ne ŝatas agiton nek streson, al ŝi pli plaĉas sterni sin kun libro aŭ aŭskultante muzikon, neagecon bone konvenas al ŝi.
Ege impresebla je la etosoj, ŝi fuĝu la lokojn, kie ŝi sentas sin malbone; laŭ la kompanio ŝi povas tiom bone montri sin inhibita aŭ eksplodema. Tre facilas malvigligi ŝin, maltrankviligi ŝin aŭ taŭzi ŝian malfortikan ekvilibron. Ŝi bezonas kvietan vivon, kun nepre sufiĉa „dozo“ de dormo. Ŝi devas eviti alkoholaĵojn, drogojn kaj okultaj spertoj (kiuj tamen logas ŝin), ĉar ŝi ne konsciiĝos pri la netranspasenda limo, kaj ne havos sufiĉe da volo por halti mem. La natura kuracadon tre taŭgas al ŝi.

Kiel ŝi reagas ?

Ŝi estas milda revema, kun naivaj manioj, kaj neantaŭvideblaj kapricoj. Ŝi montras pli da bonvolo ol da efikeco. Ŝi estas simpla, bonulina, facile kaj agrable komunikebla, ŝi neniam provas defii aŭ spiti ; kiam iĝas malbone al ŝi, ŝi eniras en sia protekta « ŝelo », kiu ŝildas ŝin de afekcioj kaj grandaj suferoj kaj kie neniu povas atingi ŝin. Tre intuicia, ŝi reagas pli laŭ ŝiaj emocioj ol laŭ prudento. Eliĝas el ŝi afableco, ĉarmo, rideto, mistero, kaj samtempe estante freŝe natura kaj spontana, kio kaŭzas al ŝi granda sukceso en socia kaj emocia vivo. Estas an ŝi ankaŭ poezieco, kiu incitas unuajn kaj logas aliajn, ŝato la tutan vivon al feaĵoj.

Je kio ŝi taŭgas ?

Same kiel la viro tiusigna ŝi ŝatas la bestojn kaj flegas ilin ege bone, ŝi havas kiel sorĉon por akceptigi sin kaj ia « kurento » transpasas inter ili. Ŝi faras sin volonte al ĉiaj taskoj eĉ forpuŝindaj ; kiam ŝi estas supersata pro tio, ŝi haltas : simplas ! Vidatos ŝi prosperi en profesioj, kie oni devas vendi, ĉar ŝi havas la talenton konvinki, eĉ pere de argumentoj, kiuj nenian valoron tenas.

Kiel ŝi amas ?

Ne ekzistas virino pli romantika, ne ekzistas pli amema, nenion pli naturas ĉe ŝi ol ami, oni ne parolu pri feminismo al ŝi, ŝi depostulas nur unu rajton : ami. Ŝi tenas nur unu deziron : renkonti viron, kiu akceptos ŝian teneron, sin lasos esti amata, eĉ pli, ol li amos. Tio ne estas pasio, sed strebo al trankvila apudeco. Se al ŝi mankas ĉian estaĵon por ami kaj dorloti, ŝi sentas ŝin kiel drogemulo dum manko.


  • viroj: