Fiŝosaŭroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiŝosaŭroj
Troveblo de fosilioj: Meza triaso - malfrua kretaceo
Fiŝosaŭroj (Holzmaden) Muzeo Wiesbaden
Fiŝosaŭroj (Holzmaden) Muzeo Wiesbaden
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Subklaso: ? Diapsidoj Diapsida
Superordo: Iktiopterigoj Ichthyopterygia
Ordo: Fiŝosaŭroj Ichthyosauria
Blainville, 1835
Konserva statuso
fossil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fiŝosaŭroj (Ichthyosauria = "fiŝa lacerto" < malnov-greka: ιχθυς 'fiŝo' + σαυρος 'lacerto') estis grandaj marreptilioj kiuj similis fiŝojn kaj delfenojn. Fiŝosaŭroj vivis dum la plej granda parto de la mezozoiko; ili aperis antaŭ ĉ. 250 milionoj da jaroj, iomete pli frue ol la dinosaŭroj, kaj malaperis antaŭ 90 milionoj da jaroj, ĉ. 25 milionoj da jaroj antaŭ ol la dinosaŭroj formortis. Dum la meza triaso la fiŝosaŭroj evoluis de ankoraŭ ne identigitaj ter-reptilioj kiuj ekvivis enakve, evoluo paralela al tiu de la modernaj cetacoj. Ili estis aparte abundaj dum la ĵurasio, ĝis la pleziosaŭruloj ilin anstataŭigis kiel ĉefaj marpredantoj en la kretaceo. Ili apartenas al ordo konata kiel IchthyosauriaIchthyopterygia ('fiŝ-naĝiloj' - nomo ekuzita de Sir Richard Owen en 1840, kvankam ĝi nuntempe plej ofte uziĝas por la superfamilio al kiu aparenas la fiŝosaŭroj).

Taksonomio