Filozofio en la tragika epoko de la grekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Filozofio en la tragika epoko de la grekojFilozofio en la tragedia epoko de la grekoj (germane Philosophie im tragischen Zeitalter der Griechen) estas nefinita libro de Friedrich Nietzsche. Li havis netan kopion el siaj notoj kun la intenco publikigi ilin. La notoj es tis verkitaj ĉirkaŭ 1873. En ili li studis kvin grekajn filozofojn el la sesa kaj kvina jarcentoj a.n.e. Ili estas Taleso, Anaksimandro, Heraklito, Parmenido, kaj Anaksagoro. Li iam havis la intencon aldoni aliajn filozofojn kiel Demokrito, Empedoklo, kaj Sokrato. Tiel la libro finas krute post la studado de la kosmogonio de Anaksagoro.

Nietzsche lasis tiun verkon sen fino[1] por turni sian atenton helpi al Richard Wagner. La komponisto estis havanta malfacilojn arigi financon en Germanio por sia Festivalejo de Bayreuth. Anstataŭ dediĉi sin al la Antikvaj Grekoj, Nietzsche dediĉis sin al klopodoj konvinki siajn samtempulajn germanojn, ke ilia kultura kompreno estas malĝusta. Li faris tion kritikante la verkon de David Strauss nome La malnova kaj la nova fido. Spite okulan malsanon, Nietzsche elektis produkti sian unuan kontribuon al Fruaj meditaĵoj titolita David Strauss: la konfesisto kaj la verkisto anstataŭ finkompletigi sian verkon pri la greka filozofio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friedrich Wilhelm Nietzsche and Richard Wagner, Briefe, Boni and Liveright, 1921, p. 169