Flago de Kiribato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1:2

La Flago de Kiribato estas flago kies duono estas ruĝa kun ora fregato flugante super ora altiĝanta suno, kaj la pli malalta duono estas blua kun tri horizontalaj krispaj blankaj strioj reprezentante la oceanon kaj la 3 grupojn de insuloj (Gilbert-Insuloj, Feniksaj Insuloj kaj Liniaj Insuloj). La 17 sunradioj reprezentas la 16 ĝilbertajn insulojn kaj Banabon (iama Oceana Insulo). La insigno estis dizajnita de sinjoro Arthur Grimble en 1932 por la brita kolonio. La flago de Kiribato estas unu el nur 3 naciaj flagoj kiuj estas blazonaj standardoflagoj havante dizajnon proporcian al la nacia blazono.

La birdo estas fregato kiu reprezentas potencon, liberecon kaj kiribatajn kulturajn dancojn. La altiĝanta suno estas la tropika suno kiam Kiribato ĉirkaŭas la ekvatoron. La maro estas la Pacifiko kiu ĉirkaŭas Kiribaton.