Flago de la Federacio de Mikronezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Mikronezio)
10:19

La nacia flago de la Federacio de Mikronezio estis adoptita la 10-an de novembro 1979. La blua kampo reprezentas la Pacifikon, dum la kvar steloj reprezentas la kvar insularojn en la federacio: Ĉuuk, Ponape, Kosrae kaj Yap.

Simila dizajno kun ses steloj estis en uzo de 1965 por la flago de la Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj, la eksteraj steloj reprezentas Palaŭon, la Marŝalan Insularon kaj Nordio-Marianojn, kiuj ne elektis partopreni la federacion. (Kosrae tiam estis parto de Ponape tiel ambaŭ estis reprezentitaj de unu stelo). La flago, adoptita en 1978, estas en la koloroj de la UN flago. La malhela bluo ankaŭ reprezentas la Pacifikon.