Flandra Heredaĵbiblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flandra Heredaĵbiblioteko
Vlaamse Erfgoedbibliotheek
emblemo
biblioteka konsorcio
Komenco 24-a de septembro 2008 vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Berchem
Agareo

kultura heredo

Fondinto(j) AntverpenoUniversitato de AntverpenoBruĝoGenta UniversitatoKatolika universitato de LovenoLimburgo vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr

Flandra Heredaĵbiblioteko estas retejo de heredaĵbibliotekoj subvenciata de la Flandra registaro. La asocio sen porprofita celo estas koopera ligo de ses Flandraj bibliotekoj posedantaj gravajn heredaĵo-kolektojn. La partoprenantaj bibliotekoj troviĝas dissemitaj tra Flandrujo, almenaŭ po unu biblioteko en ĉiu provinco :

Tamen en Flandrujo ĉirkaŭ 250 da bibliotekoj kaj aliaj institutoj posedas kulture aŭ science gravan dokumentan patrimonion kaj dudeko el ili konservas eksterordinaran kolekton. La komisio de la Flandra registaro signifas do ke Flandra Heredaĵbiblioteko sin unue dediĉas al la temoj kiuj profitigas tiun kompletan gamon da konservad-bibliotekoj.

La taskoj de Flandra Heredaĵbiblioteko estas difinitaj en artikolo 78 de la Flandra Dekreto pri la Kultura Heredaĵo de la 6-a de julio 2012 kaj estas la jenaj :

  • disvolvigi en Flandrujo kunordigitan kolektad-politikon por heredaĵbibliotekoj, speciale por Flandrica;
  • disvolvigi kaj disponigi ekspertizon pri la konservado de kulturheredaĵaj kolektoj de heredaĵbibliotekoj;
  • disvolvigi kaj disponigi ekspertizon pri la ciferecigo de kulturheredaĵaj kolektoj de heredaĵbibliotekoj;
  • daŭre konservi, alirebligi kaj apogi la ciferecan disvastigon de la kulturheredaĵaj kolektoj de heredaĵbibliotekoj;
  • bibliografie malŝlosi la kulturan heredaĵon de heredaĵbibliotekoj kaj disvastigi ekspertizon pri tio;
  • kulture malŝlosi la kulturheredaĵajn kolektojn de heredaĵbibliotekoj;

Historio[redakti | redakti fonton]

En 2005, per instigo de la Antverpena Urba Biblioteko (nuntempe la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience) la "Interkonsiliĝo-platformo Konservadbibliotekoj Flandrujo" estis starigata. Tiu koopera ligo, poste nomata "Heredaĵbibliotekoj Flandrujo", estis celata establi la sektoron de la konservad- kaj heredaĵbibliotekoj en Flandrujo. El tio rizultis ke la Flandra Heredaĵbiblioteko estis akceptata en la Heredaĵo-dekreton en 2008. La Asocio Sen Porprofita Celo (VZW) estis fondata en septembro 2008 kaj estis prezentata en junio 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]