Flandrica
Flandrica | ||
---|---|---|
cifereca biblioteko | ||
Komenco | 2011 vd | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Fondinto(j) | Flandra Heredaĵo-biblioteko vd | |
Posedata de | Flandra Heredaĵo-biblioteko vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Flandrica estas flandra cifereca biblioteko por publikigaĵoj (libroj, gazetoj, revuoj, k.t.p….) kiuj el kultura kaj historia vidpunkto aŭ kaŭze de ilia kultura heredaĵo-valoro estas gravaj por Flandrujo, ekzemple ĉar ili estis presataj en Flandrujo aŭ ili pritraktas Flandrujon.
La disvolviĝo de kolektad-politiko koncerne flandrica estas parto de la prodekreta tasko de la Flandra Heredaĵbiblioteko, laborkoopera ligilo de ses gravaj Heredaĵbibliotekoj en Flandrujo [1] [2]. La Dekreto pri la Kultura Heredaĵo de 2008 difinas flandrica jene [3]:
|
Flandrica.be estas reteja portalo por totale ciferecigita materialo el flandraj heredaĵo-bibliotekoj. Krom publikigaĵoj produktitaj en Flandrujo aŭ pritraktantaj Flandrujon, tiu cifereca biblioteko enhavas ankaŭ specialajn unikaĵojn (kiajn manuskriptojn) kiuj strikte ne plenumas la difinon de Flandrica ĉi-supre, sed kiuj estas parto de la flandra biblioteko-patrimonio [4].