Fleming Fulcher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fleming Fulcher
Persona informo
Morto 1-an de januaro 1947 (1947-01-01)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fleming FULCHER (mortis en januaro 1947) estis brita esperantisto kaj Esperanto-vortaristo.

Fulcher "kun laŭdo" akiris la "Diplomon de Brita Esperanto-Asocio" (D.B.E.A.) kaj la diplomon de Esperanto-instruisto de la Londona komerca ĉambro.

En 1910 li komencis kompili kun Bernard Long tre popularan vortaron anglan-esperantan (English-Esperanto Dictionary), kies unua eldono tamen aperis nur en 1921. Ĝi estis plurfoje reeldonita kaj represita: 2a rev. eld.: 1925 [1926], repr. 1949 (aperis kun mallonga enkonduko de Bernard Long post la morto de Fulcher), 3-a rev. plil. eld. 1962 (surbaze de la aldonoj kaj ĝustigoj de Long), repr. de la 3-a eld. en 1985, 4-a eld. poste[1].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey Arkivigite je 2011-08-06 per la retarkivo Wayback Machine, Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: UEA 1982-2002.