Florbela Espanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Florbela ESPANCA (nomo kiu signifas Bela floro bategas kaj estas plumnomo de Flor Bela LOBO, kiu naskiĝis en Vila Viçosa, Evora, la 8-an de decembro 1894 kaj mortis en Matosinhos, Porto, la 8-an de decembro 1930) estis poetino portugala. Ŝi estas la plej granda ina voĉo de portugallingva poezio. Ŝiaj poemoj estas plenaj de virina amsento kaj muzikeco, kelkaj el ŝiaj sonetoj estas kantataj kiel popolmuzikoj en Portugalio kaj Brazilo.

Ŝi estis kromfilino de João Maria Espanca kaj lia servistino Antónia da Conceição Lobo.

En 1903 Florbela Espanca skribis sian unuan poemon, A Vida e a Morte (La Vivo kaj la Morto). Ŝi edziniĝis en 1913 al Alberto Mountinho kaj finis la kurson pri Beletristiko en 1917, enirante, sekve la kurson pri Juro. Ŝi estis la unua studentino pri Juro en Universitato de Lisbono.

Si nature abortis en 1919 kaj ekakiris mensmalsanon. En 1921 divorcis kaj en 1922 edziniĝis al António Guimarães.

Ŝi publikigis la verkon Sóror Saudade en 1923, kiam suferis pro nova aborto, kaj ŝia edzo divorcis. En 1925 edziniĝis al Mário Lage. La morto de ŝia frato Apeles tro emociigis ŝin, kaj ŝi verkis As Máscaras do Destino.

Provis ŝi sinmortigi du foje en oktobro kaj novembro de 1930. Post la diagnozo pri pulmona malsano, ŝi sinmortiĝis en datreveno de sia naskiĝotago. Ŝia ĉefverko Charneca em Flor aperis en januaro de 1931.