Flordiagramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Flordiagramo en botaniko estas horizontala projekciaĵo de floro. La diagramo montras la morfologion de floro ofte pli facile komprenebla ol florformulo.

flordiagramo de kvinnombra floro
1 distancakso
2 brakteo
3 antaŭfolio
4 sepalo, la sepalaro estas la kaliko (Calyx)
5 petalo, la petalaro estas la korolo (Corolla)
6 stameno, la stamenaro estas la andreceo
7 karpelo, la karpelaro estas la gineceo

La simbolo por la florpartoj estas ordigitaj en koncentraj cirkloj aŭ en spiralo. Se ĉe la ĉefa akso troviĝas floroj, ankaŭ la brakteo kaj la akso estas markitaj en la diagramo.

Oni distingas du specojn de flordiagramoj:

  • Empiraj flordiagramoj ilustras la verajn faktojn.
  • teoriaj flordiagramoj ilustras krom la verajn faktojn ankaŭ certajn interpretadojn, ekzemple la pozicio de ne plu ekzistantaj stamenoj estas indikita.
rilatoj de la floraj partoj (Campanula medium) al la flordiagramo. Nigra striita linio montras la tranĉlinio. 1 – pozicio de la ĉefa akso; 2 – tranĉlinio tra la floro; 3 – brakteoj; 4 – subtena folio.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Flordiagramoj troviĝas ofte en botanikaj instrulibroj kaj en difinlibroj. Kelkfoje la floroj de diversaj specioj havas de ekstere nur malgrandajn aŭ neniajn diferencojn, dum nur la interno ebligas la nomdifinon de la planto. Flordiagramoj estas kelkfoje kio pli helpas difini la nomon de la planto ol foto de la ekstera floro aŭ de la habito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]