Flugo 61 Continental Airlines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flugo 61 Continental Airlines
Boeing 777


Boeing 777

Ĝenerala informo
Dato  18-an de junio 2009
Tempo  19 UTC
Karaktero  la morto de la aviadilestro
Kaŭzo  paroksismo de koro
Loko  urbo Nov-Ark (ŝtato Nov-Ĵerzejo)
Geografia situo 40° 44′ 0″ N, 74° 1′ 0″ O (mapo)40.73333333333374.016666666667Koordinatoj: 40° 44′ 0″ N, 74° 1′ 0″ O (mapo)
Flugo  Flugo 61
Punkto de ekflugo  Belgio
Punkto de alflugo  Usono
Pereintoj  0
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  Boeing 777
Flugkompanio  Continental Airlines
Pasaĝeroj  247
Aviadilanoj  15
Information icon.svg
vdr

La 18-an de junio 2009 dum Flugo 61 de Continental Airlines mortis la aviadilestro de Boeing 777. La aviadilo flugis ekde Belgio al Usono kaj devis ekstre alteriĝi en urbo Nov-Ark (ŝtato Nov-Ĵerzejo) ĉ. la 19-a horo UTC. Post la morto de la aviadilestro la avion stiris du vicstiristoj. La pasaĝeroj ne estis informitaj pri okazaĵo kaj stevardinoj daŭris disdoni trinkaĵojn kaj manĝetojn. Tamen la aviadilanoj demandis, ĉu estas en la aviadilo kuracistoj. Kelkaj homoj alpaŝis la stirejon kaj la kardiologo Julien Struyven diris ke la aviadilestro verŝajne spertis paroksismon de koro. “Li estis jam mortinta, - diris la kuracisto. – Ne estis ŝancoj por savi lin”. Pri la okazaĵo la pasaĝeroj ekkonis nur kiam ili vidis la ambulancaŭtojn sur la kurejo.[1] La reprezentanto de la flugkompanio Kelly Cripe diris, ke la morto de la 61-jaraĝa stiristo, kiu laboris en aviado pli ol 30 jarojn, verŝajne okazis pro naturaj kaŭzoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]