Flusablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avertosigno kontraŭ flusablo en Anglio

La flusablo[1] estas koloido de akvo kaj sablo (aŭ argilo). PIV priskribas ĝin kiel Fajnagrajna sablo, kiu fluas sub pezo, kaj kapablas engluti beston, homon aŭ boaton.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Formado[redakti | redakti fonton]

Flusablo formiĝas en akve saturita, nekompakta sablo, kiam ĝi estas subite skuita. Kiam la akvo en la sablo ne povas fordreniĝi, ĝi likvigas la teron.

Flusablo povas formiĝi en nefluanta akvo aŭ en suprenfluanta akvo (ekz. en fonto). En tia flusablo, la fluforto agas kontraŭ gravito, tiel ke la sablaj partikloj ŝvebas en la akvo.

Tertremo povas krei la subitan skuon, kiu formas flusablon.

Danĝero[redakti | redakti fonton]

Homo en flusablo en Utaho, Usono

La denso de flusablo estas proksimume 2 g/cm3, pro la pezaj sablaj partikloj, pli densa ol la homa korpo (ĉ. 1 g/cm3). Tial, homoj ne povas alfundiĝi kaj droni en flusablo. Tamen, la flusablo povas malhelpi fortiron de membroj (brakoj, kruroj) en flusablo. Tial, homo kaptita en flusablo povas perei pro hipotermio, atako de sovaĝaj bestoj ktp.

Mencio en literaturo[redakti | redakti fonton]

Fusabloj ofte aperas en fikcio, kiu troigas iliajn danĝerojn. Fusabloj estis speciale popularaj dum la 1960-aj jaroj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]