Fomalhaut b

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fomalhaut b
nekonfirmita ekstersunsistema planedo • ekstersunsistema planedostelo
Polva disko kiu montras la lokiĝon de Fomalhaut b
Gepatra stelo
Stelo Fomalhaut
Spektroklaso A3V
Konstelacio Aŭstrala Fiŝo
Rekta ascensio (α) 22h 57m 39,1s
Deklinacio (δ) -29° 37′ 20″
Ŝajna magnitudo (mV) 1,16
Distanco 25 ± 0,1 lj
Maso 2,1 ± 0,2 M
Radiuso 1,832[1] R
Temperaturo 8.751[1] K
Metaleco [Fe/H] -0,03
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) ~115 AU
Periapsido (q) ~103 AU
Apoapsido (Q) ~128 AU
Discentreco (e) ~0,11
Orbita periodo (P) ~872 jaroj
Klinangulo (i) ~66º
Fizikaj ecoj
Maso (m) 0,054 – 3 MJ
Informo pri malkovro
Dato 13-a de novembro 2008
Malkovristoj Kalas et al.
Metodo Rekta bildigo
Loko Kosmoteleskopo Hubble
Situacio Konfirmita
vdr

Fomalhaut b estas ekstersunsistema planedo je proksimume 25 lumjarojn en la konstelacio Aŭstrala Fiŝo.[2] La planedo estis malkovrita ĉirkaŭ la stelo de spektroklaso A Fomalhaut dum 2008 pro la fotoj kiujn faris la kosmoteleskopo Hubble.[3] Fomalhaut b kaj aliaj tri planedoj ĉirkaŭ HR 8799, kiuj estis anoncitaj samtempe, estis la unuaj ekstersunsistemaj planedoj kies orbita movado estis konfirmita per rekta bildigo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Artista bildo de Fomalhaut b.

La planedo orbitas ĉirkaŭ Fomalhaut je distanco de proksimume 115 AU, tio estas, 18 AU pli proksime al la stelo ol la interna parto de la disko el rubaĵo.[4] Ĝi estis malkovrita post 8-jara observado de la sistemo.[5]

Astronomoj sugestis la ekziston de la planedo dum 2005 pro la influo de la supozata planedo sur la polva zono; ĝi ne estas centrita rilate al la stelo, kaj havas pli akran internan limon ol esperite.[6][7] Tamen, la planedo estis rekte detektita dum majo 2008 kiam Paul Kalas kaj James Graham malkovris la planedon en fotoj faritaj de la kosmoteleskopo Hubble dum 2004 kaj 2006.[5] La NASA publikigis la bildojn, farita per la instrumento ACS de la Kosmoteleskopo Hubble, la 13-an de novembro 2008.

Komparo inter nia Sunsistemo kaj la sistemo ĉirkaŭ Fomalhaut.

Fomalhaut b estas la unua ekstersunsistema planedo rekte observita en la videbla parto de la spektro, la unua bildigita planedo ekde Neptuno unue antaŭvidita antaŭ ĝia malkovro, kaj la unua planedo antaŭvidita pro ĝia influo sur polva disko.[8] Astronomoj ankaŭ kredas ke ĝi estas la plej malvarma planedo bildigita ekster nia Sunsistemo.[9]

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Astronomoj taksis la grandon de la planedo kiel dono de tiu de Jupitero,[5] kun maksimuma maso de tri Jupiter-masoj kaj pli probabla maso inter 0,5 kaj 2.[7][10] Ĝi lokiĝas je 115 AU (proksimume 20% pli granda ol la afelio de Eriso kaj 3,8 fojoj la granda duonakso de Neptuno) de sia stelo, kun orbita periodo de 872 Teraj jaroj.[5] Fomalhaut estas proksimume 16 oble pli luma ol la Suno kaj do, Neptuno kaj Fomalhaut b troviĝas en regionoj kun similaj temperaturoj.

Astronomoj pensas ke Fomalhaut b, laŭ la observoj en la videbla kaj infraruĝa partoj de la spektro, estas ĉirkaŭita de polva disko kun radiuso de proksimume 20–40 fojoj la radiuso de Jupitero (kompare, la ekstera limo de la ringo A de Saturno troviĝas nur je 2 Jupiter-radiusoj el la centro de la planedo). Ĉi tiu grando estas simila al la orbita raiduso de la Galilejaj satelitoj kaj do, eble, ĝi estas formiĝanta sistemo de naturaj satelitoj.[3][5][7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Di Folco, E.; Thévenin, F.; Kervella, P.; Domiciano de Souza, A.; Coudé du Foresto, V.; Ségransan, D.; Morel, P. (November 2004). “VLTI near-IR interferometric observations of Vega-like stars. Radius and age of α PsA, β Leo, β Pic, ɛ Eri and τ Cet”, Astronomy and Astrophysics 426, p. 601–617. doi:10.1051/0004-6361:20047189.  This paper lists [Fe/H] = -0.10 dex.
  2. Seth Borenstein (2008-11-14). Images captured of 4 planets outside solar system. Associated Press via Google. Alirita 2008-11-14.[rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 (2008-11-13) “Optical Images of an Exosolar Planet 25 Light-Years from Earth”, Science 322 (5906), p. 1345–8. doi:10.1126/science.1166609. Alirita 2008-11-20.. 
  4. Formhault b: the first directly observed exoplanet. Science Centric. Arkivita el la originalo je 2009-01-10. Alirita 2008-11-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-10. Alirita 2010-07-18.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Lewis Smith (2008-11-13) First pictures taken of planet outside the solar system: Fomalhaut b. The Times. Alirita 2008-11-14.
  6. (2005) “A planetary system as the origin of structure in Fomalhaut's dust belt”, Nature 435 (7045), p. 1067–1070. doi:10.1038/nature03601. arXiv:astro-ph/0506574. Alirita 2008-11-14.. 
  7. 7,0 7,1 7,2 . Scientists Lay Eyes on Distant Planets. Planetary Society web site. Planetary Society (2008-11-14). Arkivita el la originalo je 2008-12-25. Alirita 2008-11-14. Arkivigite je 2008-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-25. Alirita 2010-07-18.
  8. Predictions for a planet just inside Fomalhaut's eccentric ring, Alice C. Quillen, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society, 372, #1 (October 2006), pp. L14–L18, COI:10.1111/j.1745-3933.2006.00216.x, Ŝablono:Bibcode.
  9. Exoplanets finally come into view. BBC (2008-11-13). Alirita 2008-11-14.
  10. . Astronomers claim first snaps of planets beyond the Solar System. Nature News. Nature Publishing Group (2008-11-13). Alirita 2008-11-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]