Fondaĵo Giordano Bruno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Logo.

La Fondaĵo Giordano Bruno estas germana fondaĵo sen profitcelo. Ĝi estis fondita en 2004 kaj eknomiĝis Giordano Bruno, kiu estis kondamnita pro herezo kaj viv-bruligita je la ordono de la Romkatolika Eklezio en 1600.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

De sia ekesto, la fondaĵo estis forte influata de la laboro de Karlheinz Deschner. La Fondaĵo Giordano Bruno estis aparte kritikema rilate la religiojn, kiujn ĝi rigardas « malbon-efika sur la kultura evoluo de la homaro ĝis la nuna epoko ». Kun la oficiala celo starigi « kulturon kun humanisma idealo kaj inspirita de la Klerisma jarcento », ĝi kontraŭas kaj « la idealon de la germana kristana kulturo » kaj la unuforman multkulturismon[1].

La Fondaĵo subtenas la Centralan Konsilion de la Eksaj Islamanoj (Zentralrat der Ex-Muslime), fonditan en 2007[2]. Tiu konsilio arigas ankaŭ islam-kredantojn kritikemajn rilate al la islamismo kaj zorgema pri la limigo de religia libereco sine de islamo mem.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

La asocio laboras pri diversspecaj temoj :

  1. Humanismo / Naturalismo
  2. Sekularismo
  3. Epistemologio / Filozofio de la sciencoj
  4. Etiko
  5. Analiza filozofio

Kunlabore kun la Humanisma Asocio de Germanio, ĝi proponas "Humanisman Informo-Servon", kiu alportas por larĝa publiko, humanismajn vidpunktojn pri la aktualaĵoj.

Premio Deschner[redakti | redakti fonton]

En 2004, dum Karlheinz Deschner celebris sian 80an datrevenon, la fondaĵo anoncis la kreadon de semestra premio liahonore. La premio, kiun konsistigas je sumo de 10 000 eŭroj, estas aljuĝata al individuoj aŭ al organizaĵoj kiuj "kontribuas laŭ eksterordinara maniero al la laika, scienca aŭ humanisma celoj"[3]. La unuan Premion Deschner ricevis Richard Dawkins la 12an de oktobro 2007[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. germane Dr. Michael Schmidt-Salomon: Leitkultur Humanismus und Aufklärung
  2. germane Zentralrat der Ex-Muslime, KÖLNER STADT-ANZEIGER, du 11 février 2007 (dernière consultation le 8 avril 2008)
  3. http://www.giordano-bruno-stiftung.de/aktivitaeten/preise-stiftung Der Förderpreis der Giordano Bruno Stiftung konsultita la 2008-06-11, Giordano Bruno Stiftung, 2004-05-25
  4. http://www.giordano-bruno-stiftung.de/videoarchiv/deschner-preis-richard-dawkins-video Richard Dawkins receives the Deschner Prize, konsultita la 2008-06-11, RichardDawkins.net, 2007-10-14

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]