Fondaĵo Le Corbusier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aksonometria skizo de la Maison La Roche en sia urba kunteksto.

FondaĵoFondation Le Corbusier estas privata fondaĵo kaj arkivo honore al la verkaro de sivs-franca arkitekto Le Corbusier (1887–1965). Ĝi funkcias en Maison La Roche, nome muzeo situa en la 16-a arondismento de Parizo en 8-10, placo de Dro. Blanche, Francio, kiu estas malferma ĉiutage escepte dimanĉe. La Maison La Roche estis provizore fermita por plinovigo en 2008-2009.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La Fondaĵo Le Corbusier estis establita en 1968. Ĝi nuntempe posedas la konstruaĵojn de Vilao La Roche kaj de Vilao Jeanneret (kiuj formas la sidejojn de la fondaĵo), same kiel la apartamenton okupitan de Le Corbusier el 1933 al 1965 ĉe strato Nungesser kaj Coli en la 16-a arondismento de Parizo, kaj la "Vilaon Le Lac" kiun li konstruis por siaj gepatroj en Corseaux borde de la Lago Lemano (1924).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Maison La Roche kaj Maison Jeanneret (1923–24), ambaŭ konataj kiel domo La Roche-Jeanneret, estas paro de duonligitaj domoj kiuj estis la tria mendo por Le Corbusier en Parizo. Ili situas je ortaj anguloj unu ĉe la alia, kaj havas fer-betonan blanke puran fasadojn kiuj pluas al kurba duetaĝa koridora areo. Maison La Roche estas nune muzeo kiu eihavas ĉirkaŭ 8,000 originajn desegnojn, studojn kaj planojn de Le Corbusier (kunlabore kun Pierre Jeanneret el 1922 al 1940), same kiel ĉirkaŭ 450 el liaj pentraĵoj, ĉirkaŭ 30 emajlojn, ĉirkaŭ 200 aliajn verkojn sur papero, kaj konsiderindan kolekton de verkitaj kaj fotitaj arkivoj. Ĝi estas konsiderita kiel la plej granda kolekto en la mondo de desegnoj, studoj kaj planoj de Le Corbusier.[2][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Restauration de la Maison La Roche". Fondation Le Corbusier. Alirita la 1an de Novembro 2018.
  2. Fondation Le corbusier.
  3. Fondation Le Corbusier. Arkivita el la originalo je 2005-02-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48° 51′ 07″ N 2° 15′ 55″ O  /  48.8519°N, 2.2653°O / 48.8519; 2.2653 (Fondaĵo Le Corbusier) (mapo)