Fondaĵo Pluvarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondaĵo Pluvarbaro
ne-registara organizaĵofondaĵo
Komenco 1989 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr

La Fondaĵo Pluvarbaro (angle Rainforest Foundation Fund) estas bonfara fondaĵo fondita en 1987 kaj dediĉita al atentigo pri pluvarbaroj kaj al defendo de la rajtoj de indiĝena loĝantaro vivanta tie.

Ĝiaj kampanjoj kaj projektoj estas evoluigitaj kunlabore kun lokaj komunumoj kaj NRO-oj, kiuj reprezentas la indiĝenan loĝantaron. La fondaĵo havas tri partnerajn organizaĵojn en Britio, Usono kaj Norvegio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefo Raoni kaj Sting en París en 1989.

La Fondaĵo estis origine kreita en 1989 sub la nomo Rainforest Foundation International fare de Jean-Pierre Dutilleux , Sting kaj lia edzino, Trudie Styler, post kiam ĉefo Raoni, gvidanto de la popolo Kayapó de Brazilo, faris personan peton por ilia helpo por protekti la terenoj kaj kulturo de lia komunumo [1].

Post tia sukceso, la Fondaĵo vastigis la horizontojn de siaj agadoj al tutmonda skalo. Ekde 1993, helpo estis disponigita kaj en Sudameriko, Afriko kaj Sudorienta Azio. De tiam la organizaĵo financis projektojn, kiuj protektis entute 11 milionojn da hektaroj tra la tuta planedo.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

La Rainforest Foundation celas: "subteni indiĝenajn popolojn kaj tradiciajn loĝantarojn en iliaj klopodoj protekti sian medion kaj plenumi iliajn rajtojn." La Fondaĵo "garantias la universalecon, nedivideblecon kaj interdependecon de ĉiuj homaj rajtoj" , kaj opinias ke media degenero malobservas la homajn rajtojn al vivo, sano kaj kulturo.

Laŭ la internacia komunumo, indiĝenaj popoloj estas portantoj de serio de specifaj rajtoj kaj ankaŭ estas viktimoj de unikaj formoj de diskriminacio tra la historio. Malgraŭ tio, la Fondaĵo Pluvarbaro asertas, ke ĝia laboro estas motivita de la diferencoj inter la deklaroj de registaroj en la internacia forumo kaj la agoj faritaj en siaj propraj landoj.  Ekzemple, la organizaĵo elmontris la polemikon pri la digo Belo Monte en Brazilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]