Fondumo Utilika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fondaĵo Utilika)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Fondumo Utilika (angle Utilika Foundation) estis usona neprofita organizo kreita je la 3-a de majo 2004 kaj funkcianta en Seatle, Vaŝintonio, kaj Berkeley, Kalifornio kaj malfondiĝis en 2012.

Ĝia celo estis progresigi kaj apogi “universalan interagadon”, ĉefe per solvoj al lingvaj malhelpoj al la komunikado inter homoj kaj la komunikado inter homoj kaj komputiloj.

La Fondumo Utilika adoptis en 2005 la strategion dediĉi sian apogon ĉefe al la Centro Turing de la Universitato de Vaŝintonio. Dum tri jaroj per apogo de fondaĵo (angle Fund) de la Centro Turing evoluigis kaj testis eksperimentajn rimedojn por ebligi la translingvan interkomprenon inter homoj. En 2008 la fondumo juĝis la multlingvan vortaron de la Centro Turing inda je plua investo. La fondumo ekhelpis pligrandigi la vortaron kaj decidis plani por ĝia pli facila, longdaŭra, tutmonda uzebleco.

La estraranoj estis Emily M. Bender[1], Christine Evans, William D. Lewis[2] kaj Jonathan Pool. Susan M. Colowick laboris kiel esploristo de la organizaĵo.

La fondan kapitalon je proksimume 2.000.000 usonaj dolaroj[3] donacis la entrepreno Centerplex[4] je ties malfondiĝo.

La fondumo Utilika estas agnoskita kiel senimposta sociboniga organizo laŭ ero 501(c)(4) de la usona imposta leĝaro. La Fondumo estas registrita kiel neprofita korporacio en la ŝtato Vaŝintonio.

Je la komenco de 2012 alia neprofitcela organizaĵo, The Long Now Foundation[5], ekaŭspiciis la laboron kaj ekflegis la kapitalon de la organizaĵo kiel ekzemple la projekto Leksilo (angle “PanLex”)[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Emily M. Bender (angle)
  2. William D. Lewis (angle)
  3. Jara raporto de la fondaĵo por 2004 (angle)
  4. Centerplex (angle)
  5. The Long Now Foundation (angle)
  6. Projekto Leksilo (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]