Fondaĵo Rockefeller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondaĵo Rockefeller
emblemo
fondaĵo • creative residency
Komenco 1913 vd
Geografia situo 40° 45′ 3″ N, 73° 59′ 0″ U (mapo)40.750833333333-73.983333333333Koordinatoj: 40° 45′ 3″ N, 73° 59′ 0″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Fondaĵo Rockefeller (Novjorko)
Fondaĵo Rockefeller (Novjorko)
DEC
Fondaĵo Rockefeller
Fondaĵo Rockefeller
Map
Fondaĵo Rockefeller
Fondinto(j) John D. Rockefeller • Frederick Taylor Gates • John D. Rockefeller Jr. vd
Ĉefestro(j) Rajiv Shah • Judith Rodin • Gordon Conway vd
Membro de Digital Public Goods Alliance vd
Lingvoj

angla lingvo

Posedatoj Villa Serbelloni Rockefeller vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Fondaĵo Rockefeller, angle Rockefeller Foundation, estas privata fondaĵo kun sidejo en la Kvina Avenuo 420, en Novjorko.[1] Establita de la sesa generacio de la familio Rockefeller kaj fondita de la posedanto de Standard Oil, nome John D. Rockefeller, kun lia filo John D. Rockefeller la juna kaj la entreprenisto de la gasindustrio, kaj filantropo, Frederick Taylor Gates, en Novjorkio la 14an de majo 1913, kiam ĝia konstitucio estis formale akceptita de la Juro de Novjorkio.[2] Ĝia ĉefa celo estas jena: "Promocii la bonfarton de la homaro en la tuta mondo".[3]

Ekde 2015, la Fondaĵo estis klasita kiel la 39a plej granda fondaĵo en Usono laŭ la totalo de mondonacoj.[4] Fine de 2016, la havaĵo de la fondaĵo estis kalkulitaj je 4,1 mil milionoj da usonaj dolaroj (senŝanĝe ekde 2015), kun ĉiujaraj subvencioj de 173 milionoj da usonaj dolaroj.[5]

Specifa agado[redakti | redakti fonton]

La agado de la Fondaĵo Rockefeller estis jeno:

  • Financadi la edukadon "sen distingo de raso, sekso aŭ religio" en Usono;[6]
  • Helpi la establon de la Altlernejo de Higieno kaj Tropika Medicino de Londono en Unuiĝinta Reĝlando;
  • Establi la Altlernejon de Publika Sano Johns Hopkins kaj la Altlernejon de de Publika Sano de Harvard, du el la unuaj institucioj tiutipaj en Usono;[7][8]
  • Establi la Altlernejon de Higieno en la Universitato de Toronto en 1927;[9]
  • Disvolvigi la vakcinon por preventi la flavan febron.;[10][11]
  • Havigi rifuĝon al saĝuloj minacataj de la Nazia Germanio kune kun The New School.[12]

Kontraste kelkaj el ĝiaj fifamaj agadoj estis:

  • Financado de kelkaj germanaj programoj de eŭgeniko, inklude la laboratorion de Otmar Freiherr von Verschuer, por kiu Josef Mengele laboris antaŭ iri al Auschwitz.
  • Konstruado de la Instituto por la Esplorado de la Cerbo de la Instituto Kaiser Wilhelm per subvencio de 317,000 usonaj dolaroj en 1929, kun kontinua helpo por la funkciado de la instituto sub estreco de Ernst Rüdin dum la postaj jaroj.[13]
  • Financado de eksperimento fare de la Universitato de Vanderbilt, kie oni havigis al 800 gravedulinoj radioaktivan feron,[14][15] el kio 751 estis piloloj,[16] sen ilia interkonsento.[15] En artikolo de 1969 publikigita en American Journal of Epidemiology, oni ĉirkaŭkalkulis ke tri infanoj estis mortintaj pro tiu eksperimento.[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rockfound.org, history, 1913-1919
  2. «Our History - The Rockefeller Foundation». The Rockefeller Foundation (angle). Konsultita la 30an de decembro 2019.
  3. «Our Work - The Rockefeller Foundation». The Rockefeller Foundation (angle). Konsultita la 30an de decembro 2019.
  4. Foundation Stats. The Foundation Center (Oktobro 2014). Alirita 14a de aŭgusto 2017.
  5. Financial Statement 2016. The Rockefeller Foundation (21a de junio 2017). Arkivita el la originalo je 2018-01-12. Alirita 12a de januaro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-12. Alirita 2019-12-30.
  6. Our History – A Powerful Legacy. The Rockefeller Foundation. Arkivita el la originalo je 2012-10-30. Alirita 2019-12-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-30. Alirita 2019-12-30.
  7. Johns Hopkins Bloomberg School of Public Health, History Arkivigite je 2020-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Harvard School of Public Health, History
  9. Friedland, Martin L.. (2002) The University of Toronto : a history. Toronto [u.a.]: Univ. of Toronto Press. ISBN 0-8020-4429-8.
  10. National Library of Medicine
  11. The Wilbur A. Sawyer Papers: From Hookworm to Yellow Fever: Rockefeller Foundation, 1919–1927.
  12. "History" Arkivigite je 2014-08-11 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20140811164834), retejo de The New School for Social Research. Alirita en 2013-02-17.
  13. . The Horrifying American Roots of Nazi Eugenics. History News Network (September 2003). (Publikita ankaŭ en San Francisco Chronicle). Laŭ HNN, tiu materialo estis prenita el la verkoj de Black nome "IBM and the Holocaust" kaj "War Against the Weak: Eugenics and America's Campaign to Create a Master Race".
  14. Pacchioli, David, (March 1996) "Subjected to Science" Arkivigite je 2013-01-10 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20130110005232), Research/Penn State, Vol. 17, no. 1
  15. 15,0 15,1 Miller, Karin, "Experiment subjects to get $10.3 million from university", 28a de julio 1998, paĝo 7. Kontrolita 12a de oktobro 2015.
  16. 16,0 16,1 "1940s study gave radioactive pills to 751 pregnant women", 21a de decembro 1993, paĝo 3. Kontrolita 12a de oktobro 2015.