Fortikaĵo Gorjokaku
Fortikaĵo Gorjokaku (五稜郭 [go-RJO-kaku]) estas konstruita en Hakodate, Hokajdo.
En 1854, haveno Hakodate malfermiĝis laŭ Japana-Usona Traktato de Paco kaj Amikeco. Registaro Tokugawa konstruis la fortikaĵon por plifortigi defendpovon kontraŭ eksterlanda minaco. Takeda Ayasaburo planis eŭrop-tipan fortikaĵon konsiderante batalon per kanonoj. Efektive la fortikaĵo estis uzata por ne milito kontraŭ eksterlando sed interna milito.
Dum la lasta fazo de Meiji-restarigado, lojaluloj de la ŝoguna reĝimo de Tokugawa okupadis la fortikaĵon kaj deklaris la ekon de respubliko de Ezo en 1868.
En 1869, fina batalo de Boshin-milito okazis ĉe Gorjokaku, kaj lojaluloj kapitulacis.
Ĝi estas nun uzata publika parko. La parko estas vizitindaĵo por vidi sakuron.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Bildo kiu montras la stelformon de la Gorjokaku Arkivigite je 2010-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Plano de la fortikaĵo kaj bildoj Arkivigite je 2008-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Ttt-ejo de la urba muzeo de Hakodate (japane) Arkivigite je 2008-02-02 per la retarkivo Wayback Machine