Fortikaĵo Stachelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
bunkro de fortikaĵo Stachelberg
skemo de la sama bunkro

Fortikaĵo Stachelberg (prononco [ŜTAĥlberk], germane "dorna monto") estis parto de la ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj en (historie pravigita) timo pri atako de Nazia Germanio al Ĉeĥoslovakio.

La fortikaĵo en la montareto Rýchory (ĉeĥe, respektive germane Rehorngebirge), la sudorienta antaŭmontaro de la Gigantmontaro, planiĝis ekde februaro 1935, kaj konstruiĝis inter la jaroj 1937 kaj 1938. Rezulte de la diplomatiaj cedoj al Nazia Germanio kadre de la munkena interkonsento, la fortikaĵo kiel la tuta armea fortikigo de Ĉeĥoslovakio ne helpis eviti la ekspansion de la nazi-germana armeo Wehrmacht.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]