Fortikaĵo de Visegrád

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fortikaĵo de Visegrád estas parte ruina, parte renovigita fortikaĵo en Hungario, ĉe urbo Visegrád, sur alta monto.

Fortikaĵo de Visegrád (fone estas Danubo)

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio jam antaŭ la hungaroj estis tie fortikaĵo. Post la alveno de hungaroj la rekonstruita fortikaĵo estis administra centro de la departemento, kiun la tataroj faris ruina en 1242. Baldaŭe Béla la 4-a konstruigis komence de Danubo loĝejturon, kiun oni erare konas kiel "turo de Salomono". Ankaŭ la reĝino konstruigis fortikaĵon samtempe jam sur la montopinto. Ambaŭ konstruaĵoj estis kunligitaj per muro. Baldaŭe oni konstruis palacon laŭ la Danubo, kiu havis gloran periodon de Matiaso la 1-a. La unua sieĝo de turkoj okazis en 1544, poste la posedantoj foje estis la turkoj, foje la hungaroj. Poste ĝi estis forlasita.

Longe okazis nenio. En la 1960-aj jaroj komenciĝis rekonstruoj, kiuj daŭras ankaŭ en la 21-a jarcento. La turistoj ŝatas la lokon ne nur pro la historio, sed ankaŭ pro la panoramo. Samtempe okazas rekonstruoj en la palaco, kie nuntempe diversaj someraj revuoj estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]