Fortunelo
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
fortunelo (Fortunella spec.), jen la malaja fortunelo fortunelo (Fortunella spec.), jen la malaja fortunelo
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Fortunelo (Fortunella), ankaŭ nomata kumkvato, ankaŭ nomata nanaj oranĝoj , estas plantgenro ene de la familio de la Rutacoj (Rutaceae). Sestas proksime parencaj al la citrusoj. Kumkvato estas la esperanta nomo de la kantona-ĉina esprimo kam kwat (ora oranĝo).
La frukto estas manĝata kun kernoj kaj ŝeloj; la ŝelo havas amaran-dolĉan guston, dalas fruktkarNO estas tre acida.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Vegeaj karakterizaĝoj[redakti | redakti fonton]
Kumkvato estas ĉiamverda arbusto aŭ malgranda arbo. Ĝi kreskas malrapide kaj fariĝas 2,5 ĝis 4,5 metroj alta. La dense disbranĉita arbeto havas malgrandajn dornojn. La folioj estas malhelverdaj kaj brilaj. La floroj estas blankaj kaj similas al la aliaj Citruso-floroj. Depende de la grandeco la planto povas produkti pluraj cent fruktoj, eĉ mil fruktoj.
Generaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]
DLa frujtoj estas pir ĝis ovoformaj kaJ longas maksimume 5 cm, ili varias laŭ la koloro de malheloranĝa ĝis sorflava. La acida kaj dolĉa karno estas dividita en kvin ĝis ses segmentoj, kiuj enhavas relative grandajn, manĝeblajn, sed amaretajn kernoj.
Disvastigo[redakti | redakti fonton]
La kumkvato hejmiĝas en Azio, sed estas hodiaŭ ankaŭ kultivata en Ameriko, Afriko kaj en la varmaj regionoj de Sudeŭropo (ekzemple Korfuo).
Sistematiko[redakti | redakti fonton]
La Kumkvatoj (Fortunella) ne estas separata de la genro citruso (Citrus). Ĉiuj specioj povas rigardata kiel Citrus japonica en la genro Citrus. La unuopaj specioj ne kreskas sovaĝe, sed estas rigardata kiel kultivaraj grupoj aŭ kultivarojde unu sola specio
KKelkaj aŭtoroj distingas inter jenaj sppecioj de la genro Fortunella:
- Fortunella crassifolia SWINGLE
- honkonga kumkvato (Fortunella hindsii (CHAMP. EX BENTH.) SWINGLE)
- Marumi-kumkvato (Fortunella japonica (THUNB.) SWINGLE, Sin.: Citrus japonica THUNB.)
- Fortunella margarita, ovala fortelelo (LOUR.) SWINGLE)
- Fortunella obovata hort. ex TANAKA
- Fortunella polyandra (Ridl.) TANAKA
Krome estis breditaj ankaŭ hibridoj. Ekzistas ankaŭ intergenraj hibridoj, kiuj nomiĝas Citrus × Fortunella, aŭ Citrofortunella, al kiu ankaŭ aprtenas la Limekvatoj.