Four Weddings and a Funeral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Four Weddings and a Funeral
filmo
Originala titolo Four Weddings and a Funeral
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20 jan. 1994
Ĝenro romantika komedio, filma dramo
Kameraado Michael Coulter
Reĝisoro(j) Mike Newell
Produktisto(j) Duncan Kenworthy • Tim Bevan
Scenaro Richard Curtis
Loko de rakonto Anglio
Muziko de Richard Rodney Bennett
Rolantoj Hugh Grant • Andie MacDowell • Kristin Scott Thomas • John Hannah • Simon Callow • James Fleet • Charlotte Coleman • Rowan Atkinson • Anna Chancellor • Sophie Thompson • Corin Redgrave • David Haig • Rosalie Crutchley • Rupert Vansittart • Tim Walker • Hannah Taylor-Gordon • Bernice Stegers • Nicola Walker
Produktinta firmao PolyGram Filmed Entertainment 
Working Title Films 
Film4 Productions
Honorigoj César Award for Best Foreign Film • BAFTA Award for Best Film • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Four Weddings and a Funeral (Kvar nuptoj kaj unu funebro) estas brita amafera komedia filmo de 1994 reĝisorita de Mike Newell. Ĝi estas la unua el pluraj filmoj de la scenaristo Richard Curtis kiu aperigis Hugh Grant, kaj sekvas la komediajn aventurojn de Charles (Grant) kaj lia amikaro tra pluraj sociaj okazaĵoj en kiuj ili trafas amaferojn. Andie MacDowell stelulas kiel la amatino de Charles nome Carrie, kaj duarangajn rolojn ludis Kristin Scott Thomas, James Fleet, Simon Callow, John Hannah, Charlotte Coleman, David Bower, Corin Redgrave, kaj Rowan Atkinson.

La filmon oni faris en ses semajnoj, kostis malpli ol 3 milionoj da britaj pundoj,[1] kaj iĝis neatendita sukceso kaj la plej enspeziga brita filmo ĝis tiam en la historio, per tutmonda totalo de 245.7 milionoj da dolaroj en biletvendado, kaj ricevo de nomumoj por Oskar-premioj por la Plej Bonaj Filmo kaj Origina Scenaro, krom aliaj premioj kiel Ora Globo, BAFTA ktp. Four Weddings and a Funeral, kun Sirens kaj Bitter Moon — ĉiuj publikigitaj en Usono ene de semajnoj unu disde alia - estis la filmoj kiuj famigis Hugh Grant al la atento de la usona publiko.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ĉe la nupto de Angus kaj Laura en Somerset renkontiĝas fraŭla nuptopatro Charles, lia kunloĝanto Scarlett, lia amikino Fiona kaj ŝia frato Tom, Gareth kaj lia partnero Matthew, kaj la surda frato de Charles nome David; dum la festo Charles estas allogita al Carrie, usonanino kiu estis laboranta en Anglio. Ili pasigas kune la nokton. Matene Carrie revenanta al Usono bedaŭras, ke ili eble "perdis grandan oportunon".

Tri monatojn poste en Londono okazas la nupto de Bernard kaj Lydia, kaj Charles ekscitiĝas por renkonti kun Carrie, reveninta al Britio; sed li tuj seniluziiĝas ekkonante Hamish, skota aĝa fianĉo de Carrie. Li revenas al malplena hotelĉambro, de kiu li rigardas Carrie kaj Hamish foriri taksie. Li kaptiĝas en ĉambro kien la ĵusedzoj venas seksumi. Carrie revenas al la festo, kaj pasigas la nokton kun Charles denove.

Unu monaton poste, Charles ricevas inviton al la nupto de Carrie. Butikume por nuptodonaco, ili renkontiĝas denove. Dum Charles helpas Carrie por elekto de nuptorobo, ŝi kalkulas 33 seksajn partnerojn; Charles, kiu estis la 32a, fuŝe konfesas, ke li amas ŝin, kion Carrie milde malakceptas.

Unu monaton poste, Charles kaj liaj amikoj venas a la nupto de Carrie kaj Hamish en Perthshire. La organizema Gareth instruas al la grupo serĉi eblajn partnerojn; Scarlett trafas Chester, usonano el Teksaso. Dum Charles rigardas Carrie kaj Hamish dancantajn, Fiona komprenas lian bedaŭron, kak konfesas al li, ke ŝi restas fraŭla ĉar ŝi amas lin; kvankam kompata, Charles ne reciprokas. Dum la tostado de Hamish, Gareth suferas mortigan koratakon.

Je la funebro de Gareth, Matthew deklamas "Funeral Blues", poemo de la brit-usona poeto W. H. Auden. Carrie kaj Charles kunhavas mallongan momenton kaj, poste, Charles kaj Tom komentas, ke spite al ilia fraŭleco, Gareth kaj Matthew estis "edza" paro. Ili pridemandas sin ĉu la serĉado de "unu vera amo" estas neutila.

Dek monatojn poste, alvenas la nupto de la propra Charles kun sia fianĉino Henrietta. Kiel samtablanoj, Tom trafas kaj tuj kaptiĝas kun sia fora kuzino, Deirdre, kiun li ne vidis ekde infanaĝo. Carrie alvenas kaj diras al Charles, ke ŝi kaj Hamish divorcis post malfacila geedzeco. Charles gapas kaj private suferas emocian krizon. Laŭ konsiloj de sia frato David kaj de Matthew, Charles pluigas la nupton. Dum la ceremonio, la pastro, kiel kutime, demandas ĉu iu konas tialon kial la paro ne geedziĝu; David interrompas kaj per gestolingvo, diras, ke la tujedzo dubas kaj amas aliulon. Charles konfirmas tion, kaj Henrietta kolera pugnofrapas lin, tiel haltigante la ceremonion. Kelkajn horojn poste, Carrie alvenas ĉe Charles kaj pardonpetas pro la malsukceso. Charles ripetas, ke li amas Carrie kaj proponas sengeedzecan engaĝiĝon, kion Carrie akceptas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Hugh Grant kiel Charles
  • Andie MacDowell kiel Carrie
  • James Fleet kiel Tom
  • Simon Callow kiel Gareth
  • John Hannah kiel Matthew
  • Kristin Scott Thomas kiel Fiona
  • David Bower kiel David
  • Charlotte Coleman kiel Scarlett
  • Timothy Walker kiel Angus
  • Sara Crowe kiel Laura
  • Rowan Atkinson kiel Pastro Gerald
  • David Haig kiel Bernard Delaney
  • Sophie Thompson kiel Lydia Hibbot
  • Corin Redgrave kiel Hamish Banks
  • Anna Chancellor kiel Henrietta (Duckface)
  • Simon Kunz kiel John
  • Rupert Vansittart kiel George
  • Robin McCaffrey kiel Serena
  • Susanna Hamnett kiel Deirdre

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC Radio 4 – The Reunion – Four Weddings and a Funeral, 13a de Aprilo 2014
  2. Lamont, Tom (26a de Aprilo 2014). "Four Weddings and a Funeral 20 Years On: Richard Curtis Remembers". The Guardian. Alirta la 30an de Junio 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]