Fraŭlino Suzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fraŭlino Suzano
Fraŭlino Suzano
Fraŭlino Suzano
Aŭtoro Vasilij Avsejenko
Eldonjaro 1919
Urbo Dresdeno
Eldoninto Ader kaj Borel
Paĝoj 64
vdr

Fraŭlino Suzano [1][2] estas novelo de Vasilij Avsejenko tradukita de Paŭlo Medem. Ĝi estas eldonita de Ader & Borel el Dresdeno en la jaro 1919.

Celo de la verketo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Eldonante la tradukon de tiu ĉi novelo, verkita de konata rusa verkisto V. Avsejenko, mi havas nur unu celon: doni al la Esperantistaro agrablan, interesan legaĵon. Mi esperas, ke la legontoj de tiu ĉi libreto forgesos dum kelkaj horoj la travivitajn militajn teruraĵojn kaj ne ĉesantajn, bedaŭrinde, malagrablajn nuntempaĵojn. Se mi sukcesos tiamaniere doni al samideanonj almenaŭ malgrandan distraĵon, mi estos kontentigita. 
— Paŭlo Medem, Antaŭparolo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Agrabla legaĵo, nek valorega nek vulgara romaneto, interesa priskribo de vivo en soleca kolonio. 
— 1920, Georges Stroele, Esperanto", paĝo 13
Citaĵo
 Taŭga distrilo por junulinoj. 
— 1920(1965), Historio de Esperanto, dua volumo, paĝo 458

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]