Fraŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fraŭlo estas viro needziĝinta. Viro, kiu antaŭe estis edziĝinta, kaj nun vivas sen edzino, ne estas fraŭlo, sed eksedziĝintovidvo.

La ina ekvivalento estas fraŭlino.

En eklezia mondo vivas kiel dumvivaj fraŭloj eklezianoj kaj monaĥoj, kiuj konservas celibaton.

En multaj kulturoj nejuna fraŭlo estas strangaĵo aŭ eĉ honto. Ĉar, ĝenerale, pro militoj, krimoj kaj danĝeraj laboroj estas malpli da plenkreskaj viroj ol virinoj, por viroj estas facile edziĝi, kaj eĉ estas devo. En Brazilo, ekzemple, fraŭloj devis pagi aldonan imposton. En aliaj kulturoj, en kiuj oni faras infanmortigon de knabinoj, aŭ en kiuj estas poligamio, estas malmultaj virinoj kaj multaj viroj devas resti fraŭloj. Fine, en moderna eŭropa kulturo, pro individuismo, multaj homoj decidas ne geedziĝi ĉar ili ne volas dividi sian tutan vivon kun unu alia homo.