Fragmita tegmento
Fagmitotegmento estas tegmento el la sekigitaj tigoj de fragmito. Tiuj unukotiledonaj plantoj kreskas ofte rande de ne tro profundaj lagoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fragmito eble estis la unua materialo por kovri la domojn de la unua nenomadantaj homoj. Fragmito estis kaj estas troveblaj preskaŭ ĉie. La unuaj domoj kun fragmittegmentoj estis simplaj unutegmentaj domoj. En mezepoko la homoj kovris la enurbajn domojn ne per fragmito aŭ pajlo, sed pro incendodanĝero per nebrulebla materialo, ekzemple per ardezo aŭ tegoloj. En la kamparo restis la kutimon kovri la tegmentojn per fragmito.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]En multaj landoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko ekzistas fragmitkovritaj domoj. Tre famaj estas la fragmitotegmentaj domoj de Frislando, ekzemple orientfrisa domo Gulfhaus kaj la nordfrisa Uthlandfriesisches Haus - ili distingiĝas aparte per malsamaj formoj kaj aspektoj de la gabloj.
Konstruo
[redakti | redakti fonton]Negrave, ĉu oni uzas tute mezepokajn aŭ pli modernajn konstru-teknikojn, la konstrumaterialo fragmito ĉiukaze bonege izolas la domon: pro la malalta voluma pezo de fragmito la materialo protektas la dominternon de la somera varmego kaj en vintro de la malvarmo..
Fragmittegmentoj havu kliniĝon de pli ol 45°. La alta tegmentkliniĝo necesas, por ke la akvogutoj povas gliti de tigo al tigo. Ĉe funkcianta fragmittegmento nur la plej supra tavolo fariĝas malseka. Domoj kun fragmitotegmentoj havas grandan elstarantan tegmentan randon de minimume 50 cm. Ĉar ne ekzistas tegmenta defluilo, la akvo gutas en sufiĉe granda distanco de la muro kaj fluetas iom post iom en gravelofosaĝon. La kamenpinto devas stari minimume 0,8 m super la firsto, pro fajroprotekta kialo.
La firsto estas konstruita diversmaniere. En regionoj, kie kreskas eriko, tiu estas uzata. En Nederlando, Flandrio kaj Francio firstaj tegoloj estas uzataj. En Nordfrislando oni uzas turfon por konstrui la firston kaj en Skandinavio estas uzataj lignaj tabuloj.
Konstruado
[redakti | redakti fonton]Fragmitotegmento povas esti konstruata kiel ŝraŭbata, tajlata kaj ligata tegmento. La fragmito estas liverata en faskoj disigata sur la lataro kaj tiel ŝovata, ke la fragmitfinoj formas unuecan, oblikvan surfacon. Radikfinoj de la fragmito montras teren. La unua tavolo, la t.n. tegmentfina tavolo, estas ligata al la tegmento.
La metio de fragmitotegmentisto postulas multe da sperto kaj scipovo, kaj de generacio al generacio pludonatas valoraj tradiciaj kapabloj. Tial en 2014 en Germanio la metio akceptiĝis en la Listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko. [1]
Vivodaŭro
[redakti | redakti fonton]Fragmitotegmento havas averaĝan vivodaŭron de 30 ĝis 50 jaroj. Ekzistas ankaŭ tegmentoj kiuj aĝas pli ol 100 jaroj. La vivodaŭro dependas de:
- formo kaj konstrudetalo (ekzemple: inklino, nombro de lukarnoj inklino de la tigoj)
- aerumado de la tegmento
- konstrukto de la tegmento (aerumita aŭ ne aerumita)
- kvalito de la fragmito (humideco dum la enkonstruo)
- situo de la domo
- prizorgado kaj riparado de la tegmento, regula kombado
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rinus Spruit: De rietdekker. Een familiegeschiedenis, vivrakonto de maljuna fragmitotegmentisto de la nederlanda provinco Zelando, nederlande, Amsterdamo 2009; ankaŭ eldoniĝis ekzemple germane je la titolo Der Strom, der uns trägt. Eine Familiengeschichte, eldonejo dtv, Munkeno 2011, ISBN 978-3-423-24864-8.
- Brigitta Seidel: Unterm Reetdach (germane: "sub la fragmita tegmento"), Husum, 2007, ISBN 978-3-89876-327-1.
- Walter Schattke: Das Reetdach. Hinweise für richtige Bauausführung und zweckmäßige Behandlung der Weichbedachung (germane: "La fragmitotegmento. Instrukcioj por ĝusta konstruado kaj taŭga traktado de la mola tegmento"), eldonejo Schleswiger Druck- und Verlagshaus, 1981, ISBN 3-88242-060-X.
- Walter Schattke: Das Reetdach. Natürliches Wohnen unter sanftem Dach - von der Urzeit bis heute (germane: "La fragmitotegmento. Natura vivado sub mola tegmento - de praaj tempoj ĝis hodiaŭ"), eldonejo Christians, Hamburgo 1996, ISBN 3-7672-1140-8.
- Mila Schrader: Reet und Stroh als historisches Baumaterial (germane: "fragmito kaj pajlo kiel historiaj konstrumaterialoj"), eldonejo Anderweit, 1998, ISBN 3-931824-09-8.
- Bernd Grützmacher: Reet- und Strohdächer. Alte Techniken wiederbelebt (germane: "fragmitaj kaj pajlaj tegmentoj. Malnovaj teknikoj revivigitaj"), eldonejo Callwey, Munkeno 1981, ISBN 3-7667-0554-7.