Franca registaro (5-a Respubliko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La franca registaro sub la 5-a Respubliko konsistigas la duan kapon de la plenuma povo. Ĝi difinas kaj kondukas la politikon de Francio, laŭ artikolo 20, alineo 1, de la konstitucio de 1958.

La registaro estas nomumata de la prezidanto de la Respubliko kaj estas lokita sub la politika aŭtoritateco de la ĉefministro, kiu estas la registarestro.

La nuna registaro de la kvina Respubliko Francio estas tiu de Manuel Valls.

Konsisto

Ĉiuj membroj de la registaro estas nomumataj de la prezidanto de la Respubliko laŭ propono de la ĉefministro[1]. La membroj de la registaroj estas lokitaj en preciza protokola ordo, kiu estas indikita per dekreto pri nomumo de la registaro :

  • la ĉefministro : ĝi estas la registarestro, nomumita de la prezidanto de la Respubliko ; kiam la prezidanto nomumas la ĉefministron, tiu lasta proponas al ĝi liston de ministroj, kiun la prezidanto povas akcepti aŭ rifuzi, kaj tiel estas nomumitaj al ministraj oficoj ;
  • la ŝtatministroj (intuitu personnae): ili estas ministroj kaj rajte apartenas al la konsilio de la ministroj. Ili povas organizi interministeriajn kunvenojn, normale propreco de la sola ĉefministro ; laŭ tradicio, ili rajtas ankaŭ paroli en kunveno de la konsilio de la ministroj pri temoj ne ligitoj al sia propra ministerio ;
  • la ministroj : ili estras kaj organizas ministeriajn servojn per cirkulero aŭ dekreto ;
  • la delegitaj ministroj : sub aŭtoritateco de la ministroj, kaj pli malofte, de la ĉefministro, ili ricevas iujn kompetentecojn;
  • la subministroj : je la lasta rango de la ministeria hierarkio (escepte se ne estas supera komisaro), ili estas lokitaj sub estrado de ministro aŭ kelkfoje de la sola ĉefministro ;
  • la superaj komisaroj : titolo reuzita por Martin Hirsch (registaro Fillon) de 2007 ĝis 2010.

La delegitaj ministroj rajte partoprenas en la kunvenoj de la konsilio de ministroj aŭ al la aferoj pri kiuj ili kompetentas laŭ la nomuma dekreto de la registaro. Male, la subministroj kaj superaj komisaroj partoprenas nur laŭ invito.

Ĉefministro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ĉefministro (Francio).
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de la francaj ĉefministroj.


La ĉefministro estas la kapo de la registaro ; ĝi estas nomumita de la prezidanto de la Respubliko. Ĝi reprezentas la prezidanton de la Respubliko antaŭ la franca Parlamento kaj antaŭ la popolo.

Ministroj

La ministroj estas nomumataj de la prezidanto de la Respubliko, laŭ propono de la ĉefministro, kaj estas sub ĝia politika aŭtoritateco (kaj ne administracia). Ilia nombro varias laŭ la registaroj kaj bezonoj (por ekzemplo : Ministro pri libera tempo). Tamen, nur la ministro pri justice (kanceliero de la sigeliloj) estas enskribita en la franca konstitucio kiel vicprezidanto de CSM (Supera konsilio pri la juĝistaro).

Atribuoj

La registaro respondecas pri la « difino kaj konduko de la politiko de la nacio », laŭ la teksto de artikolo 20 de la konstitucio de 1958. La difino de la registaraj politikoj kaj celoj tradukiĝas per la redakto de leĝproponoj kaj dekretoj.

Funkciado

La regula kunveno de la ministra Konsilio, ĉiumerkrede matene en palaco Elizeo sub la estrado de la prezidanto de la Respubliko, favoras solidarecon kaj kunecon de la registara laboro. Sed la ĉfea registara laboro okazas aliloke, tio estas, por parto, en ĉiu el la ministerioj kaj por alia parto, en la laborgrupoj kunigantaj reprezentantojn de pluraj ministerioj : interministeriaj kunvenoj, komitatoj kaj konsilioj.

Buĝeto

La registaro respondecas pri la ekonomia kaj financa politiko de la ŝtato, ĝi permesas ĉiuj elspezojn kaj enspezojn de ĉiuj ministroj, tion oni nomas la leĝo pri financoj.


Rilatoj kun la parlamento

La registaro respondecas antaŭ la parlamento.

Notoj kaj referencoj

  1. Artikolo 8 de la konstitucio

Vidu ankaŭ

Unable to compile EasyTimeline input:

EasyTimeline 1.90


Timeline generation failed: 2 errors found
Line 17: color:pink from:15/05/2012 till:27/04/2024

- Plotdata attribute 'till' invalid.

 Date '27/04/2024' not within range as specified by command Period.



Line 58: color:pink from:18/06/2012 till:27/04/2024

- Plotdata attribute 'till' invalid.

 Date '27/04/2024' not within range as specified by command Period.



Bibliografio

  • Pascal Jan, Le Gouvernement, eld. "La documentation française", 2005.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj