Supra Kortumo pri Ministroj (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

48°51′34″N 2°18′53″O  /  48.85944444°N, 2.31472222°O / 48.85944444; 2.31472222 (Supra Kortumo pri Ministroj (Francio))

Supra Kortumo pri Ministroj (france Cour de justice de la République aŭ CJR) estas franca juĝpovo kompetenta por juĝi malobeojn faritajn de membroj de la registaro dum iliaj oficoj. Ĝi estis kreita per leĝo pri konstitucia revizio de la 27-a de julio 1993 sekve de afero de infektita sango kaj fronte al multiĝo de la politikaj-financaj aferoj fine de la dua prezidenta mandato de François Mitterrand. Antaŭe, la Konstitucio konfidis al Supra Justica Kortumo la taskon juĝi la prezidanton de la Respubliko kaj la membrojn de la registaro.

Statuso kaj atribuoj de Supra Kortumo pri Ministroj estas difinitaj per artikoloj 68-1 kaj 68-2 de la Konstitucio de la Kvina Respubliko, precizigitaj per organiza leĝo de la 23-a de novembro 1993.

Juĝa statuso de membroj de plenuma povo[redakti | redakti fonton]

En ĝia originala teksto de la konstitucio de la Kvina Respubliko, la prezidanto de la Respubliko respondecas pri agoj faritaj dum sia mandato nur kaze de ŝtatperfido. Li/ŝi povas esti akuzata nur de la du asembleoj ; li/ŝi estas juĝata de la Supra Kortumo pri Prezidento. Ankaŭ la membroj de la registaro estas pune respondecaj pri agoj faritaj dum siaj oficoj kaj kvalifikitaj krimo aŭ delikto kiam ili okazis. Ili do povas esti juĝataj pro ŝtatperfido, sed ankaŭ pro kompliceco kaze de komploto kontraŭ ŝtatsekureco[C 1].

En 1993, konstitucia revizio[1] antaŭvidas ke « la membroj de la registaro estas pune respondecaj pri agoj faritaj dum siaj oficoj kaj kvalifikitaj krimo aŭ delikto kiam ili okazis. Ili estas juĝataj de Supera Kortumo pri Ministroj. »[C 2]

Konsisto de la Kortumo[redakti | redakti fonton]

Sidejo de Supra Kortumo pri Ministroj je 21 rue de Constantine, en la 7-a arondismento de Parizo.

Supra Kortumo pri Ministroj konsistas el dek kvin juĝantoj : dek du elektitaj parlamentanoj, samnombre el Nacia Asembleo kaj el Senato post ĉiu kompleta aŭ parta renovigo de tiuj asembleoj kaj tri sidaj juĝistoj el Kasacia Kortumo, el kiuj unu prezidas Supran Kortumon pri Minsitroj[C 3].

Decidoj de Supra Kortumo pri Ministroj[redakti | redakti fonton]

  • La 9-an de marto 1999, pro infektita sango : Laurent Fabius (ĉefministro inter 1984 kaj 1986), Georgina Dufoix (ministro pri socialaj aferoj kaj solidareco) estis senkulpigitaj sed Edmond Hervé (subministro pri sano) estis kulpigita sen puno.
  • La 7-an de julio 2004, pro friponaĵo malprofite al la ŝtato : Michel Gillibert (subministro pri handikapuloj inter 1988 kaj 1993) estis kulpigita je friponaĵo malprofite al la ŝtato (forpreno de 1,3 milionoj da eŭroj). Trijara malliberigo kun kondiĉa prokrasto, puno de 20 000 eŭroj kaj kvin jaroj da senelektebleco kaj balotmalpermeso.
  • La 17-an de julio 2013, pro kompliceco kaj trouzo de socialaj bienoj, pro malaktiva koruptado : Charles Pasqua (ministro pri enlandaj aferoj) estis senkulpigita por du aferoj (GEC-Alstom, kazino de Annemasse) kaj kondamnita je unu-jara malliberigo kun kondiĉa prokrasto en la tria afero (Sofremi4).

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Martine Ract-Madoux, de novembro 2012 al januaro 2015[2],[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notgrupo "C"[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo 68-a de la konstitucio laŭ ties origina teksto
  2. Artikolo 68-1 de Konstitucio de la Kvina Respubliko
  3. Artikolo 68-2 de Konstitucio de la Kvina Respubliko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konstitucia leĝo n°93-952 de la 27-a de julio 1993 pri revizio de Konstitucio de 1958 kaj modifanta tekstojn de titoloj 8, 9, 10 kaj 18
  2. france Konsisto de Supra Kortumo pri Ministroj. Alirita la 2-an de aŭgusto 2013.
  3. france Virino elektita kiel prezidanto de Supra Kortumo pri Ministroj (20-an de novembro 2012).