Saltu al enhavo

Supera Konsilio de la Magistrataro (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supera Konsilio de la Magistrataro
judicial council (en) Traduki
institution de l'État français (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 48° 52′ 21″ N, 2° 20′ 3″ O (mapo)48.8726166023542.3341998273451Koordinatoj: 48° 52′ 21″ N, 2° 20′ 3″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Hôtel Moreau
Adreso 21 boulevard Haussmann75009 Paris
Supera Konsilio de la Magistrataro (Francio) (Parizo)
Supera Konsilio de la Magistrataro (Francio) (Parizo)
DEC
Map
Supera Konsilio de la Magistrataro (Francio)
Retejo Oficiala retejo
Jura formo constitutional authority
vdr

En Francio, la Supera Konsilio de la Magistrataro (france "Conseil supérieur de la magistrature" aŭ CSM) garantias sendependecon de la magistratoj rilate al la plenuma povo.

En la nunaj institucioj, ĝi konsistas el magistratoj elektitaj de ties samranguloj kaj de eksteraj nomumitaj personoj. La Konsilio proponas aŭ donas sian opinion pri nomumoj de magistratoj faritaj de la prezidanto de la Respubliko. Por la sidaj magistratoj (aŭ juĝistoj) escepte de la sidaj magistratoj de la kasacia kortumo, la unua prezidanto de apelacia kortumo kaj prezidanto de grandinstanca tribunalo, tiu opinio estas devige obeita. La Konsilio juĝas ankaŭ pri disciplino.

En la franca administracia ordo, ĝi ekvivalentas al la Supera Konsilio de la administraciaj tribunaloj kaj apelaciaj kortumoj kaj al la Supera Konsilio de la regionaj Revizoraj Kortumoj.

La Konsilio sidas en Palaco Moreau, je 21 bulvardo Haussmann en la 9-a arondismento de Parizo[1].

Sidejo de la Supera Konsilio de la Magistrataro Palaco Alma, quai Branly, 7-a arondismento de Parizo inter 1959 kaj 2011[2].

La Supera Konsilio de la Magistrataro aperas por la unua fojo per la leĝo de la 30-a de aŭgusto 1883 pri juĝa organizado. La Kasacia Kortumo juĝas pri disciplino de juĝistoj.

En la konstitucio de la 27-a de oktobro 1946 (Kvara Respubliko), la Supera Konsilio de la Magistrataro fariĝis memstara institucio. Ĝi tiam estis prezidata de la prezidanto de la Respubliko, kaj konsistis el ses membroj elektitaj de la Nacia Asembleo de la Kvara Respubliko, kaj ses magistratoj (kvar elektitaj kaj du nomumitaj de la prezidanto de la Respubliko). Ĝi zorgis pri nomumado kaj disciplino de la sidaj magistratoj.

En la konstitucio de la 4-a de oktobro 1958 (Kvina Respubliko), la Supera Konsilio de la Magistrataro daŭre estas prezidata de la prezidanto de la Respubliko, kiu ankaŭ nomumas ĝiajn membrojn. Ĝi proponas al la prezidanto de la Respubliko nur nomumon de la sidaj magistratoj por la Kasacia Kortumo kaj de la ĉefprezidantoj de Apelaciaj Kortumoj. Ĝi diras sian opinion pri projekto de nomumo de la aliaj sidaj magistratoj. Ĝi estas konfirmita kiel konsilio pri disciplino de la magistratoj.

Nomumo de la membroj

[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Supera Konsilio estas nomumitaj por kvar jaroj ne tuj renovigeblaj[LO 1].

La grupo kompetenta pri la sidaj magistratoj estas prezidata de la ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo. Ĝi enhavas magistratojn kaj eksterajn eminentulojn (unu ŝtata konsiliano, unu advokato same kiel ses kvalifikitaj homoj)[C 1]. La magistratoj estas nomumitaj tiel[LO 2] :

  • Unu sida magistrato eksterhierarkia de la Kasacia Kortumo elektita per la asembleo de la sidaj magistratoj eksterhierarkiaj de tiu kortumo ;
  • Unu ĉefprezidanto de Apelacia Kortumo elektita per la asembleo de la ĉefprezidantoj de Apelaciaj Kortumoj ;
  • Unu prezidanto de grandinstanca tribunalo elektita de la tuto de la prezidantoj de grandinstancaj, instancaj kaj superaj apelaciaj tribunaloj ;
  • Du sidaj magistratoj kaj unu socidefenda magistrato (aŭ prokuroro) de la kortumoj kaj tribunaloj nerekte elektitaj de la tuto de la magistratoj.

La grupo kompetenta pri la socidefendaj magistratoj (aŭ prokuroroj) estas prezidata de la ĝenerala prokuroro ĉe la Kasacia Kortumo. Ĝi enhavas magistratojn kaj eksterajn eminentulojn[C 2]. La magistratoj estas nomumitaj tiel[LO 3] :

  • Unu socidefenda magistrato (prokuroro) eksterhierarkia de la Kasacia Kortumo elektita per la asembleo de la socidefendaj magistratoj (prokuroroj) eksterhierarkiaj de tiu kortumo ;
  • Unu ĝenerala prokuroro ĉe Apelacia Kortumo elektita per la asembleo de la ĝeneralaj prokuroroj ĉe Apelaciaj Kortumoj ;
  • Unu respublika prokuroro ĉe grandinstanca tribunalo elektita per la asembleo de la respublikaj prokuroroj ;
  • Du socidefendaj magistratoj (prokuroroj) kaj unu sida magistrato de la kortumoj kaj tribunaloj nerekte elektitaj de la tuto de la magistratoj.

Membroj en majo 2012

[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Konsilio estis nomumitaj aŭ elektitaj en januaro 2011 por kvar jaroj ; en majo 2012, la membroj estis la sekvantaj[3] :

grupo kompetenta pri sidaj magistratoj
Membro Titolo
Vincent Lamanda, Prezidanto Ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo
Daniel Ludet Konsilanto en la Kasacia Kortumo
Jean Trotel Ĉefprezidanto de la Apelacia Kortumo de Liono
Loïc Chauty Prezidanto de la grandinstanca tribunalo de Grenoble
Laurent Bedouet Vicprezidanto komisiita pri punapliko en la grandinstanca tribunalo de Parizo
Emmanuelle Perreux Vicprezidantino de la grandinstanca tribunalo de Bordeaux
Catherine Vandier Anstataŭantino de la ĝenerala prokuroro ĉe la Apelacia Kortumo de Angers
Grupo kompetenta pri socidefendaj magistratoj (prokuroroj)
Membro Titolo
Jean-Claude Marin, Prezidanto Ĝenerala prokuroro ĉe la Kasacia Kortumo
Christian Raysseguier Unua ĝenerala advokato en la Kasacia Kortumo
Jean-Olivier Viout Ĝenerala prokuroro ĉe la Apelacia Kortumo de Liono
Danielle Drouy-Ayral Respublika prokurorino ĉe la grandinstanca tribunalo de Draguignan
Anne Coquet Vicprokurorino ĉe la grandinstanca tribunalo de Parizo
Christophe Vivet Vicprokuroro ĉe la grandinstanca tribunalo de Grenoble
Luc Fontaine Prezidanto de la enketa ĉambro en la Apelacia Kortumo de Liono
Eksteraj eminentuloj membroj de la du grupoj
Membro Titolo
Jean-Pierre Machelon Profesoro pri publika juro en la universitato René Descartes - Parizo 5
nomumita de la prezidanto de la Respubliko
Rose-Marie Van Lerberghe Prezidantino de la grupo Korian
nomumita de la prezidanto de la Respubliko
Pierre Fauchon Advokato ĉe la Apelacia Kortumo de Parizo
Honora senatano nomumita de la prezidanto de la Senato
Chantal Kerbec Honora direktorino de la senataj servoj
nomumita de la prezidanto de la Senato
Martine Lombard Profesorino pri publika juro en la universitato Parizo 2 – Panthéon-Assas
nomumita de la prezidanto de la Nacia Asembleo
Bertrand Mathieu Profesoro pri publika juro en la universitato Parizo 1 - Panthéon-Sorbonne
nomumita de la prezidanto de la Nacia Asembleo
Christophe Ricour Advokatot, eksa ĉefadvokato de la advokataro de Hauts de Seine
noimumita de la prezidanto de la Nacia Konsilio de la Advokataroj
Frédéric Tiberghien Ŝtata konsilianot
elektita de la Ŝtata Konsilio

Garantio de sendependeco de la magistratoj

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la konstitucio de 1958, « la prezidanto de la Respubliko garantias la sendependecon de la magistratoj. Lin helpas la Supera Konsilio de la Magistrataro »[C 3].

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Konstitucio de 1958 kaj organizaj leĝoj

[redakti | redakti fonton]

La unua fonto de tiu artikolo estas la Konstitucio de la 4-a de oktobro 1958.

  1. Artikolo 65 de la Konstitucio, alineo 2
  2. Artikolo 65 de la Konstitucio, alineo 3
  3. Artikolo 64 de la Konstitucio, alineoj 1 kaj 2
  1. Organiza leĝo n° 94-100, artikolo 6
  2. Organiza leĝo n° 94-100, artikolo 1
  3. Organiza leĝo n° 94-100, artikolo 2

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Aneksaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • france Le Conseil supérieur de la magistrature — De la révision constitutionnelle du 27 juillet 1993 aŭ enjeŭ actuels, Tome I (Thèse Droit), Michaël Balandier, Parizo, eldoninto "Éditions Manuscrit Université", 2007, 428 paĝoj.
  • france Le Conseil supérieur de la magistrature — De la révision constitutionnelle du 27 juillet 1993 aŭ enjeŭ actuels, Tome II (Thèse Droit), Michaël Balandier, Parizo, eldoninto "Éditions Manuscrit Université", 2007, 428 paĝoj.