Revizora Kortumo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Revizora Kortumo
Cour des comptes
ĉefa enirejo en strato Cambon en Parizo.
ĉefa enirejo en strato Cambon en Parizo.
Geografia situo 48° 52′ 1″ N, 2° 19′ 32″ O48.866982.32568Koordinatoj: 48° 52′ 1″ N, 2° 19′ 32″ O
tipo Financa tribunalo, komisiita ĉefe pri kontrolo de la publikaj kontoj
sidejo Francio Palais Cambon (Parizo)
estro Didier Migaud (Ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo)
buĝeto 214 milionoj da eŭroj
dungitaro 735 juĝistoj
lingvoj Franca
Retejo Oficiala interretejo
v  d  r
Information icon.svg

La Revizora Kortumo estas financa juĝa institucio, precipe komisiita pri kontrolo de reguleco de la publikaj kontoj, de la ŝtato, de publikjuraj entreprenoj, de ŝtataj entreprenoj, de la sociala asekuro, same kiel privataj organizaĵoj, kiuj profitas je helpo de la ŝtato aŭ publika mondono. Ĝi informas la Parlamenton, la registaron kaj la publikon pri la reguleco de la kontoj.

La raportoj de la Revizora Kortumo ne trudiĝas. Unu el la freŝdataj evoluoj estas la analizo de la agoj deciditaj laŭ la tempo de raporto al la sekvanta..

La Kortumo sidas en Palais Cambon en Parizo de 1912. De 2010, la ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo estas Didier Migaud. Philippe Séguin estis lia antaŭulo (2004 - 2010).

Organizado[redakti | redakti fonton]

La Revizora Kortumo enhavas sep ĉambrojn konsistantajn el unu ĉambra prezidanto, mastraj konsilistoj, referendarioj, aŭditoroj, raportistoj kaj ekspertoj. Ĉiu ĉambro havas siajn proprajn kampon de kompetenteco. La Kortumo estas prezidata de ĉefprezidanto.

Ĉiuj membroj de la Revizora Kortumo estas nemoveblaj juĝistoj regataj laŭ la statutaj reguloj de la ŝtatoficistaro[1] kaj ne laŭ la statuto de la juĝistaro.

La Kortumo enhavas 735 juĝistojn kaj funkcian buĝeton de 214 milionoj da eŭroj.

  • 1-a ĉambro : ministerio pri financoj kaj buĝeto, tuto de la publikaj financaj cirkvitoj (nuna prezidanto : Raoul Briet)
  • 2-a ĉambro : ministerioj pri defendo, industrio, energio, turismo, ekstera komerco kaj manmetiaro, industriaj publikaj entreprenoj kaj publikaj organizaĵoj (nuna prezidanto : Gilles-Pierre Levy)
  • 3-a ĉambro : ministerioj pri edukado, kulturo kaj esplorado, junularo kaj sportoj, publika sektoro de televido (nuna prezidanto : Patrick Lefas)
  • 4-a ĉambro : ministerioj pri ŝtataj agadoj (justico, enlandaj aferoj, eksterlandaj aferoj), juĝo de la apelacioj de la regionaj revizoraj ĉambroj (nuna prezidanto : Jean-Philippe Vachia)
  • 5-a ĉambro : ministerioj pri dungado, laboro, profesia klerigo, loĝado kaj socialaj aferoj, organizaĵoj helpataj per publika mondono (nuna prezidanto : Anne Froment-Meurice)
  • 6-a ĉambro : ministerioj pri sano kaj sociala asekuro, organizaĵoj pri sociala asekuro (nuna prezidanto : Antoine Durrleman)
  • 7-a ĉambro : ministerioj pri substrukturoj, transportoj kaj teritoria organizado, agrikulturo kaj fiŝkaptado, medio (nuna prezidanto : Évelyne Ratte)

Kontrolo de la kontoj kaj regado de publikaj servoj[redakti | redakti fonton]

La kontrolo de la publikaj entreprenoj ne generas juĝojn sed apartajn raportojn aŭ opiniojn. Aldone al la simpla laŭleĝeco aŭ reguleco de la financaj operacioj, ĝi ekzamenas ankaŭ efikecon de la agado de la kontrolata administracio aŭ organizaĵo, en zorgo pri bona uzo de la publika mono.

Ĉiujare, la Kortumo redaktas supervidan publikan raporton por la Parlamento kaj la prezidanto de la Respubliko. Ĝi estas publikigita per la Oficiala Gazeto. La jara publika raporto un konsistas el pluraj publikikigoj, kiuj okazas je malsama tempo : ĝenerala raporto kaj apartaj raportoj pri nur unu temo.

Legitimo de la ŝtataj kontoj[redakti | redakti fonton]

Per apliko de la artikolo 58-5 de la LOLF, la Kortumo estas komisiita pri legitimo de la ŝtataj kontoj. La legitima akto devas esti aneksita al la paga leĝpropono. La unua financa jaro submetita por legitimo al la kortumo estis tiu de 2006. Tiu nova komisio lokas la Kortumon en la koro de la reformo de la ŝtataj financoj.

La Kortumo devas esprimi sian opinion pri la jaraj kontoj, publikigitaj de la ministerio pri financoj, juĝataj laŭ la reguloj kaj principoj de la librotenado de la franca ŝtato. Tiuj librotenaj principoj estas la reguleco, la sincereco kaj la bilda fideleco de la rezultoj de la pasintjaraj operacioj same kiel la financa kaj heredaĵa situacio de la ŝtato fine de la jaro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]