Didier Migaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Didier Migaud

Oficanta
Funkcio akceptita:
23-a de februaro 2010
Antaŭulo Philippe Séguin
Alain Pichon (provizore)
Balota distrikto 4-a distrikto de Isère

Prezidanto de la komisiono pri financoj, ĝenerala ekonomio kaj buĝeta kontrolo de la Nacia Asembleo
En funkcio:
28-a de junio 2007 – 24-a de februaro 2002
Venanta post Pierre Méhaignerie

En funkcio:
13-a de junio 1988 – 1-a de marto 2010
Venanta post neniu (proporcia balotsistemo)

En funkcio:
18-a de julio 1995 – 12-a de marto 2010
Venanta post Robert Magnin

Urbestro de Seyssins
En funkcio:
25-a de junio 1995 – 6-a de marto 2010
Venanta post Michel Segaert

Naskiĝo 6-a de junio 1952
en Saint-Symphorien, Indre-et-Loire
Nacieco Francio Franca
Politika partio Socialisma Partio (PS)
Alma mater IEP de Lyon
Profesio Juristo
Religio Katolikismo
v  d  r
Information icon.svg

Didier Migaud, naskiĝinta la 6-an de junio 1952 en Saint-Symphorien (Indre-et-Loire), estas franca politikisto, eksa membro de la Socialisma Partio (PS). Eksa prezidanto de la komisiono pri financoj, ĝenerala ekonomio kaj buĝeta kontrolo de la Nacia Asembleo, li estis nomumita ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo la 23-an de februaro 2010, fare de la prezidanto de la Respubliko Nicolas Sarkozy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Diplomita de la Instituto pri Politikaj Studoj de Liono kaj titolulo de diplomo pri fakaj superaj studoj (DESS) pri publika juro, li estis konstante elektita deputito de la 4-a distrikto de Isère (sude de Grenoble kaj Oisans) ekde la deputitaj balotoj de 1988.

Didier Migaud estis la plej aktiva deputito de la Nacia Asembleo laŭ la klasado farita de Vincent Nouzille sur sia blogo[1].



2007 - 2010[redakti | redakti fonton]

Li fariĝis prezidanto de la komisiono pri financoj, ĝenerala ekonomio kaj buĝeta kontrolo.

La 8-an de februaro 2010, Didier Migaud rivelis ekziston de fiska niĉo je pli ol 20 miliardoj da eŭroj konsentita al la grandaj entreprenoj[2].

Ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo[redakti | redakti fonton]

La 23-an de februaro 2010, la prezidanto de la Respubliko Nicolas Sarkozy nomumis lin ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo, anstataŭ Philippe Séguin, mortinta antaŭ kelkaj semajnoj[3].

Komence de 2013, li opinias ke pro la grandeco de la deprenoj, la registaro estrata de Jean-Marc Ayrault ne povas pli kreskigi impostadon kaj devas redukti la ŝtatajn elspezojn. « Francio devos, en la venontaj jaroj, akcepti senantaŭan bremson de la publika elpezo ». Li aparte denuncis la kreskon de la elspezoj de lokaj kolektivumoj[4].

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Komandoro de la Honora Legio[5].

Oficoj kaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Politika ofico
Parlamentaj mandatoj
Aliaj oficoj

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]