Francesc Tutzó
Francesc Tutzó | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1939 (84-jaraĝa) en Maono | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Partio | Unión de Centro Democrático vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto entreprenisto inĝenierteknikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francesc TUTZÓ Bennàsar (Maó, 1940) estas hispana komercisto kaj politikisto de la dekstra partio UCD. Li estis Prezidanto de la Interinsula Ĝenerala Konsilio inter 1982 kaj 1983, post la eksiĝo de sia antaŭulo, Jeroni Albertí, kiu celis koncentri siajn klopodojn por krei regionisman partion kun ideo Majorka Unio (MU).[1]
Tutzó, tiam vicprezidanto de Albertí, respondecis por fini la longan antaŭaŭtonoman stadion de la regiono.[2] Dum lia regotempo, la Cortes Generales aprobis la aŭtonomec-statuson de la Balearoj. Tutzó restis en oficejo ĝis junio 1983, kiam, post la aŭtonomaj elektoj de tiu jaro, la unua aŭtonoma registaro en la historio de la Balearoj estis formita.[3]
La 2-an de februaro 2006, li ricevis la Oran medalon de la Registaro de la Balearoj, kune kun aliaj iamaj regionaj prezidantoj, pro sia rolo en la konstruado kaj firmiĝo de la Aŭtonoma Komunumo de la Insuloj.[4][5]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Casasnovas, Miguel Ángel; Ginard, David (2010). «Franquisme, transició i autogovern (1939-2000)». Història de les Illes Balears (en kataluna). Palma de Maiorca: Vicens Vives. pp. 66–83. ISBN 978-84-316-9905-5