Francesco Paolo Tosti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Francesco Paolo Tosti
Francesco Paolo
Francesco Paolo Tosti
Persona informo
NomoFrancesco Paolo Tosti
Dato de naskiĝo9-a de aprilo 1846
Loko de naskiĝoOrtonaItalio
Dato de morto21-a de decembro 1916
Loko de mortoRomoItalio
Okupokomponisto de romanzoĉambromuziko.
Aĝo je morto70
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Francesco Paolo Tosti (naskiĝis la 9-an de aprilo 1846, en OrtonaItalio, mortis la 21-an de decembro 1916, en RomoItalio) estis itala komponisto de romanzoĉambromuziko.

Filo de komercisto en Ortona, li studis ĉe komponisto Saverio Mercadante en la Konservatorio de San Pietro a Majella en Napolo, kie li diplomiĝis pri komponado kaj violono en 1866.

Li laboris en la organizado de spektakloj kaj operoj por fervoj-laboristoj en Ortona kaj Ancona. Li poste transloĝiĝis al Romo, kie per sia tenora voĉo li komencis prezenti sin kaj famiĝis. Tio kondukis lin al la mondumaj rondoj de la itala ĉefurbo, kie li fariĝis kantinstruisto de Margherita di Savoia, la estonta reĝino de Italio. Li amikiĝis kun du grandaj abrucanoj: Gabriele D'Annunzio, unu el la plej grandaj tiamaj italaj poetoj, kaj la pentristo Francesco Paolo Michetti.

En la fino de la jaroj 1870-aj li transloĝiĝis al Londono, kie danke al la urbestro kaj al la subteno de la fama violonĉelisto Gaetano Braga, lia samlandano, en 1880 li eniris la kortumon de Reĝino Viktoria kiel kantinstruisto. Tio daŭras ankaŭ sub ŝia posteulo Eduardo la Sepa, kiu en 1908 aljuĝas al li la titolon de granda oficiro de la Reĝa Ordeno de Viktoria (de kiu li jam estis komendatoro). Li estis akceptinta, ne senhezite, la britan civitanecon en (1906) sed ne perdis ligojn al Italio, kiun li regule vizitis.

Liaj pli ol kvindek romancoj por kanto kaj piano havis tekston de poetoj kiel Antonio Fogazzaro, Rocco Pagliara, Naborre Campanini kaj Gabriele d'Annunzio, kaj estis prezentataj per la voĉoj de Enrico Caruso, Tito Schipa, Giuseppe Di Stefano, Alfredo Kraus, Jussi Bjorling, Luciano Pavarotti, Mina (kantistino) kaj José Carreras. Inter ili, elstaras L'alba separa dalla luce l'ombra, Malìa, Vorrei morir, Non t'amo più, L'ultima canzone, Ideale kaj A Marechiare, kiu kun teksto de Salvatore Di Giacomo fariĝis klasikaĵo de la napola kanzono.

Post la morto de Eduardo la Sepa (1910) la komponisto decidis reiri al Italio kaj ekloĝis en Romo, ĝis sia morto en 1916.


Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Romancoj por Gabriele d'Annunzio (1880-1899)[redakti | redakti fonton]

  • Visione!
  • Buon Capodanno
  • "Vuol note o banconote?"
  • En Hamac
  • Notte bianca
  • Arcano!...
  • Vorrei
  • Per morire
  • À vucchella
  • Quattro canzoni d'Amaranta

Abrucaj romancoj (1897)[redakti | redakti fonton]

Palazzo Corvo di Ortona: il Museo musicale del Tosti
  • Augurio
  • Canti popolari abruzzesi (15 pecoj)
  • Senza di te!
  • Povera Maria
  • Chitarrata abruzzese

Omaĝoj de Ortona al Tosti[redakti | redakti fonton]

Palaco Corvo: Muzikmuzeo de Abruco - Arĥivo de F. P. Tosti[redakti | redakti fonton]

La palaco Corvo estis la naskejo de Tosti kaj postrestis la bombardojn de 1943. Ĝi konstruiĝis en la 16-a jarcento sur monaĥejo kaj loĝigis la riĉan familion Corvo [korvo]. Ĝi estas ankaŭ sidejo de la Nacia Instituto "Tosti", kiu disvastigas la tradician abrucan muzikon kaj konservas manuskriptojn de la komponisto.

Teatro "Francesco Paolo Tosti"[redakti | redakti fonton]

La teatro "Vittoria" konstruiĝis meze de la 19-a jarcento kiel novklasika konstruaĵo kun frontaj ornamoj laŭ klasika greka stilo. La operejo estis privata kaj transdoniĝis al la urbo Ortona nur en la 1990-aj, kiam ĝi estis restaŭrita kaj ricevis la nomon de la komponisto.

Bibliografio (en la itala)[redakti | redakti fonton]

  • Franco Di Tizio, "Francesco Paolo Tosti", Pescara, Brandolini, 1984.
  • Francesco Sanvitale, Francesco Paolo Tosti. Vita e opere, EDT, Torino 1991. ISBN 8870630943
  • Francesco Sanvitale-Andreina Manzo, Il canto di una vita. Francesco Paolo Tosti, EDT, Torino 1997. ISBN 8870632504