Franco Mallia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franco Mallia
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1961 (1961-01-01) (63-jaraĝa)
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Franco MALLIA (naskiĝis en 1961) estas itala amatora astronomo. Li estas vic-direktoro de la Observatorio de Campo Catino en Guarcino.[1]

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 14 numerotitajn asteroidojn inter 1998 kaj 2005, parte kun Gianluca Masi, Mario Di Sora, Ugo Tagliaferri kaj Alain Maury.

En 2004, kun Gianluca Masi kaj Roger Wilcox, li malkovris, ke la objekto 2004 TU12, komence rigardita de Robert H. McNaught, ĝia malkovrinto, kiel asteroido, estas fakte kometo : 162P/Siding Spring.

En 2007 li estis unu el la kunmalkovrintoj de la ekstersunsistema planedo XO-2b.[2]

La asteroido 21685 Francomallia[3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]