Frans Sammut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Frans Sammut
Ritratt f sammut b'vassalli f'idu.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 19-an de novembro 1945 (1945-11-19)
en Żebbuġ
Morto 4-an de majo 2011 (2011-05-04) (65-jara)
en Malto
Ŝtataneco Malto
Alma mater Universitato de Peruĝo • Universitato de Malto
Profesio verkisto
Oficiala retejo http://www.franssammut.info
Lingvoj malta lingvo
Verkaro The Da Vinci Code
Bonaparte à Malte
Familianoj
Infano Mark A. Sammut
v  d  r
Information icon.svg
Malta's Modern National Author, Frans Sammut, and the Maltese Flag - late 1960s/early 1970s

Frans SAMMUT (naskiĝis en Malto en 1945, mortis en 2011) estis malta verkisto. Li profesie estis lernejdirektoro. Li studis en Zebbug Primary School, St Aloysius College, St Michael's Teacher Training College, Universitato de Malto (B.A., S.Th. Dip., M.Ed.) kaj Perugia Universito (Diploma to teach Italian abroad).


Dum la fino de la 1960-aj jaroj, li kunfondis la Moviment Qawmien Letterarju (Literatura renaskiĝa movado). Poste li servis kiel Sekretario de la Akkademja tal-Malti (Akademio de la malta lingvo).

Li publikigis multajn verkojn, interalie romanojn Il-Gagga (1971) (La kaĝo), Samuraj (1974), kaj Il-Holma Maltija (1994, 2012[1]) (La malta revo). En 1991 li gajnis la Registaran literaturan medalon por Paceville. Li ankaŭ verkis novelarojn: Labirint (1967) (Labirinto), Newbiet (1998) (Sezonoj) and Hrejjef Zminjietna (2000).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Liajn verkojn oni konsideras kiel klasikaĵojn en la malta lingvo. En 2007 aperis en Esperanto La malta revo tradukita de Carmel Mallia ĉe Mondial. La libro enscenigas Mikiel Anton Vassalli (1764 – 1829), kiu estas konsiderata kiel la Patro de la malta lingvo. La originalan version de La malta revo aklamis The Times kiel la plej bona beletra verko iam verkita en la malta lingvo. La esperantan version juĝis Marjorie Boulton kiel "kolosan laboron".

Nefikciaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Inter liaj nefikciaj verkoj estas Ir-Rivoluzzjoni Franciza: il-Grajja u t-Tifsira (1989) (La Franca Revolucio: Historio kaj kompreno), Bonaparti f'Malta(1997) (Bonaparte à Malte, Bonaparto en Malto), and On the Da Vinci Code (2006), dulingva (angla kaj malta) komento pri la mondfama libro de Dan Brown. En 2002, li ankaŭ eldonis la leksikonon de Mikiel Anton Vassalli.

Li verkis libreton por pluraj kantistoj kun sukceso. Hodiaŭ lernejdirektoro, li laboris inter 1996 kaj 1998 kiel kultura konsilisto por la ĉefministro de Malto.

Government of Malta Literary Prize given to Frans Sammut in 1991 for the novel Paceville
Government of Malta Literary Prize given to Frans Sammut in 1995 for Il-Ħolma Maltija

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://franssammut.info/?page_id=34