František Bílek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Bílek
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1872 (1872-11-06)
en Chýnov
Morto 13-an de oktobro 1941 (1941-10-13) (68-jaraĝa)
en Chýnov
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Académie Colarossi
Okupo
Okupo skulptistoarkitektoartisto • pentristo • ilustristo • grafikartisto • dezajnisto • vidartisto • thinker • mistikulo
vdr

František BÍLEK (naskiĝis la 6-an de novembro 1872 en Chýnov, mortis la 13-an de oktobro 1941 en Chýnov) estis ĉeĥa skulptisto, grafikisto, mistikulo kaj religia pensulo, la plej elstara ĉeĥa reprezentanto de simbolisma generacio.

Li studis en Figurarta akademio en Prago, sed pro okuldifekto (daltonismo - malebliganta al li perceptis kelkajn kolorojn) li sekve komencis koncentriĝi pri skulptoarto.

En la 1890-aj jaroj li kreis esprimivajn plastaĵojn karakterizatajn per kulposento kaj angoro (Orba je naší viny trest (Plugado estas puno por nia kulpo)), transiras komence de la 20-a jarcento al temoj de espero kaj savo (Slepci (Blinduloj), Úžas (Mirego), Krása mládí ve svém boji (Beleco de la juneco en sia batalo)). Li kreis ankaŭ ceramikaĵojn, arkitekturajn studojn kaj lignajn plastaĵojn kaj lignogravuraĵojn akcentigantajn lumon kiel esencan elementon de la kreado.

Kun lia vivo kaj verkaro eblas konatiĝi en lia domo en Chýnov kaj en lia vilao en Prago (strato Mickiewiczova en Hradčany).

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]