František Antonín Kolovrat-Libštejnský
František Antonín Kolovrat-Libštejnský | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Franz Anton Graf von Kolowrat-Liebsteinsky František Antonín Libštejnský z Kolovrat | |||||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1778 en Prago | ||||
Morto | 4-an de aprilo 1861 (83-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Rychnov nad Kněžnou vd | ||||
Religio | Katolika Latina Eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana • ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | von Kolowrat-Liebsteinsky vd | ||||
Patro | Franz Joseph Graf von Kolowrat-Liebsteinsky (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
František Antonín KOLOVRAT-LIBŠTEJNSKÝ (esperantigebla kiel Francisko Antonio KOLOVRAT-LIBŜTEJN) naskiĝis la 31-an de januaro de 1778 kaj mortis la 3-an de aprilo de 1861. Li estis ĉeĥa nobelo kaj politikisto.
Grafo F. A. Kolovrat devenis el malnova bohemia aristokrata familio. En Bohemio li ankaŭ komencis sian karieron en ŝtata deĵoro. Unue kiel praga hetmano kaj polica direktoro, ekde la jaro 1811 poste kiel la plej supera administra oficisto en la lando, t. e. prezidanto de la landa gubernio kaj la plej supera burgrafo. En tiu ĉi funkcio li montris iniciaton en klopodo pri ekonomia kaj kultura reviviĝo de la lando. Krom alia li partoprenis per signifa maniero en fondo de Patruja (hodiaŭ Nacia) muzeo en Prago.
En la jaro 1826 imperiestro Francisko la 2-a alvokis Kolovraton en Vienon en postenon de ŝtata kaj konferenca ministro. Kolovrat fariĝis proksima konsilanto de la imperiestro kaj la plej supera oficisto en internaj aferoj de la monarĥio, kaj pro tio ankaŭ granda rivalo de grafo Metterniĥ. Dum la tempo de la regado de imperiestro Ferdinando ambaŭ regavidaj rivaloj estis la plej potencaj viroj en la imperio. Diference de Metterniĥ, kiu vidis en la ĉeĥa nacia renaskiĝo danĝeron por la monarĥio, al Kolovrat kaĵolis, ke li estis konsiderata kiel ties defendanto kaj diversokaze li vidigis sian pozitivan rilaton al la klopodoj pri evoluo de la ĉeĥa lingvo kaj scienco. Liaj malamikoj asertis pri li, ke li kontentigos ĉiun, kiu alparolos lin: „Mi estas ĉeĥo kaj mia nomo estas Venceslao.“
Revoluciaj ŝtormoj en marto de 1848 forbalais Metterniĥon kaj post ne tuta monato ili suprenportis Kolovraton en frunton de nove kreita registaro. Poste devis ankaŭ li foriri el la politika vivo okupiĝante per „plibeligo de sia sinjorujo“.