Franz Eybl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Eybl
Memportreto kun ĉapelo
Memportreto kun ĉapelo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1806 (1806-04-01)
en Vieno
Morto 29-an de aprilo 1880 (1880-04-29) (74-jaraĝa)
en Kastelo Belvedere (Vieno)
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo pentristo • litografisto
vdr

Franz Eybl (naskiĝis la 1-an de aprilo 1806 en Vieno; mortis la 29-an de aprilo 1880 samurbe) estis aŭstra pentristo kaj litografiisto.

Leganta knabino
Memportreto

Vivo[redakti | redakti fonton]

Franz Eybl naskiĝis en la Viena Antaŭurbo en Gumpendorf. En 1816 li lernis jam en la aĝo de 10 jaroj en la Akademio de Vidaj Artoj je Vieno. Tie li lernis komence ĉe Josef Klieber, poste en 1817 ĉe Josef Mössmer en la pejzaĝismo-klaso. Ekde 1820 ĝis 1823 li studis desegnadon laŭ modeloj el la antikvo ĉe Johann Baptist Lampi kaj Franz Caucig, antaŭ ol li finfine studis ĝis 1828 ĉe Johann Peter Krafft historian pentradon. En 1825 Eybl ricevis la Gundel-Premion kaj en 1828 la Lampi-Premion. En 1830 li geedziĝis kun Antonia Jordan. Ekde 1843 Eybl estis membro de la Viena Akademio, ekde 1853 kuratoro de la Imperiestra Arto-Galerio en Kastelo Belvedero, ekde 1867 ankaŭ instruisto de la tiea riparejo. Franz Eybl mortis en sia dungitoloĝejo en Kastelo Belvedero kaj estis entombigita sur la viena ĉeftombejo.

Atingo[redakti | redakti fonton]

Franz Eybl sin dediĉis komence al pejzaĝo- kaj al ĝenropentrado samkiel al historia pentrado, je kio li elektis siajn temojn plejparte el la kamparana mondo. Post 1840 li pli kaj pli venis sub la influon de Ferdinand Georg Waldmüller, kies lumefektojn li alprenis. La plej granda valoro de Eybl estas tamen liaj portretoj, je kio li en tio apartenas krom Friedrich von Amerling al la plej gravaj portretistoj de la 19-a jarcento en Aŭstrujo. Krom multaj oleopentraĵoj la nakŭ verkis pli ol 400 portreto-litogafiojn kaj estas ĉi-fake komparebla kun Josef Kriehuber. Kun ĉi tiu li kontribuis al la granda progreso kaj al la arta florado de la viena portreto-litografio en la jaroj 1830 ĝis 1860.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Slovaka cepovendisto (Budapeŝto, Belarta Muzeo), 1835, oleo sur kartono, 25 × 29,5 cm
  • Kamparanino el Ramsau ĉe radŝpinilo (Vieno, Aŭstra Galerio Belvedero), proks. 1836, oleo sur ligno
  • Portreto de Sinjorino Nadassy (Vieno, Aŭstra Galerio Belvedero), 1839, oleo sur ligno, 29 × 23 cm
  • Memportreto kun ĉapelo (Vieno, Aŭstra Galerio Belvedero), proks. 1840, oleo sur tolo, 70 × 56 cm
  • Memportreto antaŭ ruĝa fono (Vieno, Aŭstra Galerio Belvedero), 1843, oleo sur tolo
  • Portreto de sinjorino en apogseĝo (Vieno, Aŭstra Galerio Belvedero), 1846, oleo sur tolo, 111 × 91 cm
  • Karl Gustav Wittmann sur la mortolito (Muzeo de la Urbo Vieno), 1847, akvarelo
  • La intero de forĝejo (Vieno, Aŭstra Galerio Belvedero), 1847, oleo sur tolo
  • Leganta knabino (Vieno, Aŭstra Galerio Belvedero), 1850, oleo sur tolo, 53 × 41 cm
  • Ein alter Bettler (Vieno, Aŭstra Galerio Belvedero), 1856, oleo sur ligno, 40 × 31 cm
  • Grafo Miklós Wesselényi la pli juna (Budapeŝto, Hungara Nacia Muzeo), oleo sur tolo Leinen, 94 × 75,5 cm

Literaturo[redakti | redakti fonton]