Franz Haiderer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Franz HAIDERER (naskiĝis en 1911, mortis la 4-an de aŭgusto 1996 en Vieno) estis laborista Esperanto-aktivulo kaj batalinto en la hispana intercivitana milito. Li restis ĝis 1941 en la koncentrejo de Gurso (Francio), kie li kunaranĝis Esperanto-kursojn kaj poste en Dachau ĝis 1945, kie li estis inter la animantoj de la subtera Esperanto-agado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rifuĝinto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Letero de Haiderer pri brigadistaj spertoj

Biografia slipo en datumbazo pri aŭstraj membroj de la internaciaj brigadoj