Franz Keil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Keil
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1822 (1822-06-22)
en Kraslice
Morto 10-an de marto 1876 (1876-03-10) (53-jaraĝa)
en Mariboro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo kartografobotanikistoapotekisto • montgrimpanto • natursciencisto
vdr

Franz KEIL (naskiĝinta la 22-an de junio 1822 en Kraslice/Distrikto Sokolov, mortinta la 10-an de marto 1876 en Mariboro) estis aŭstra apotekisto, geografia reliefisto kaj kartografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Keil dediĉis sin al farmacio deĵorante poste kiel apotekisto en Graz, Badgastein (Distrikto St. Johann im Pongau) kaj Lienz, ekde 1860 en Salzburg kaj ekde 1865 en Vieno. Lia unua relieffara provo estis pri la supra Dravo-regiono, poste de la Kreuzkofel-grupo de Gailtal-Alpoj. Apogite fare de la ministerio pri edukado kaj la Akademio de sciencoj viena li povis permesi al si ekokupiĝi ekskluzive pri situacidesegnado kaj kreado de reliefaj studoj liverante multon da bonegaj kartoj i.a. de la Tauern-ĉeno (en tri sekcioj, 1: 48 000; poste el ĝi kun regionbildigo de Berchtesgaden kaj aliaj areoj rezultis kompleta reliefo de la duono de Salcburgio, en du prilaboroj topografia kaj geologia en farboj), de Großglockner, Großvenediger kaj la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Salzburg.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 811 (tie ĉi interrete)