Franz Tumler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gries, hodiaŭ urbokvartalo de Bozen, kie naskiĝis Tumler

Franz Ernest Aubert TUMLER (naskiĝinta la 16-an de januaro 1912 en Bozen-Gries, mortinta la 20-an de oktobro 1998 en Berlino) estis aŭstra verkisto. En multaj verkoj li temigas intensan rilaton al la patrujo Sudtirolo, kie oni nomas lin "patro de literaturo".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam la patro, gimnazia instruisto kaj lingvikisto, mortis en 1913, la tuta familio transloĝiĝis en Supran Aŭstrion. Tie Tumler laboris diversloke kiel bazlerneja instruisto. Ekde la 1950-aj jaroj li vivis en la germana ĉefurbo.

En 1935 Tumler tuj famiĝis kiam publikigitis lia unua rakonto Das Tal von Lausa und Duron, kie la sorto de ladina farmista kolonio dum la Unua mondmilito estis priskribata. Ekde tiam Tumler konsideritis eĉ posteulo de Adalbert Stifter pro la scio bonege priskribi la naturon. Dum la Tria Regno Tumler estis - li estis ege favorinta la t.n. Anschluss de Aŭstrio - tre sukcesa. Lia spirita proksimeco al la nazioj senteblas ege en la verkoj Der Soldateneid (1939) kaj Österrei ichst ein Land des deutschen Reichs (1940).

Tiaj kuntekstoj estas por taŭga interpreto de la tumleraĵoj tre gravaj. Nur antaŭ tia fono oni povas kompreni la intensecon per kiu li engaĝiĝis post la milito, en diversaj literaturaj ĝenroj, pri interkompreno reciproka, bona komunikado, verecserĉado, verecovido kaj artista respondeco. Post 1945 Tumler kreis multtavolan poetikan koncepton kaj trovis propran stilon, kiu deziras kapti la polifonian multaspekthavecon de la ĉirkaŭaĵoj. En la prozaĵoj de la 1950-aj jaroj, inter ili la romanoj Ein Schloß in Österreich (1953) kaj Der Schritt hinüber (1956), li okupiĝis pri la demandoj de identectrovo kaj fremduliĝo post la milita tempo. Li pli kaj pli ekmalŝatis la figuron de ĉionsavanta aŭtoro: rompoj en la vera mondo egalu rompojn en la rakontadstrukturo. Per tia metodo de plurdimensia rakontado la aŭtoro atingu altan gradon da objektiveco kaj aŭtentikeco.

En la 1960-aj jaroj estiĝis la ĉefverkoj de li. La prozteatraĵo Volterra. Wie entsteht Prosa? (1962) realigis la poetikajn maksimojn antaŭe teorie prezentatajn. La rakonto Nachprüfung eines Abschieds (1961) antaŭokuligis la fiaskon de paro de du homoj pro neparolkabaklo kaj komunikadrifuzo. Tiu temaro plievoluiĝas ĉe Autschreibung aus Trient (1965). Tiu ĉi romano regvidas la intertempe in Germanlando vivantan verkinton al la patrujo Sudtirolo. Tie li sukcese trovis, danke al dialogo kun partnerino (=dua rakontisto), kaj solvon por la privata amrilato kaj padon ireblan al la mio kaj al la repuŝitaj iama politikaj konvinkaĉoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Certas ke Tumler pli malfrue ne plu furiozis tiom kiel komence. Sed en rondoj de literaturemuloj li daŭre ŝatatis. Oni aljuĝis al li diversajn gravajn premiojn, i.a. "Charles-Veillon-Preis" kaj "Walther-von-der-Vogelweide-Preis". Ekde 1959 li estis membro de "Berliner Akademie der Künste" (1968/69 ĉefo de la literatura sekcio), kaj en 1972 li iĝis membro de la germana PEN-centro.

Per la monografio Das Land Südtirol. Menschen. Landschaft. Geschichte (1971) li kreis tre gravan kaj propran dediĉaĵojn al siaj patrujo. Krom la prozaĵoj li publikigis plurajn poematologiojn, i.a. Das Zerteilen der Zeit (1989), kiu brilegas per lirika precizeco! Ĝuste en pli malgrandaj poetikaj formoj Tumler evidentiĝis kiel majstro de lingva formuladarto.

Tumler estas moderna kaj maljuste tro malkonata aŭtoro de Germanlingvio. Li estis tre bona observanto kiu ĉiam kontrolis ĉu la prezentitaj aferoj, pensoj, bildoj estas aŭtentikaj. Por li estis hororo tro faciligi kuntekstojn aŭ eĉ falsi ion. De la leganto, aliaflanke, li postulas multon da pasiva atentemo.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Ausführende (1937)
  • Anruf (1940)
  • Heimfahrt (1950)
  • Der Mantel (1959)
  • Welche Sprache ich lernte (1970)
  • Sätze von der Donau (1972)
  • Pia Faller (1973)
  • Landschaften und Erzählungen (1974)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Burger: Heimatsuche. Südtirol im Werk Franz Tumlers. Frankfurt am Main u.a.: Lang 1989. (= Europäische Hochschulschriften; Reihe 1, Deutsche Sprache und Literatur; 1125) ISBN 3-631-41744-6
  • Alessandro Costazza: Franz Tumler. Una letteratura di confine. Merano: Ed. Alpha e Beta 1992. ISBN 88-7223-003-9
  • Leonhard Huber: Die Architektur des Textes. Das Verhältnis von Raum- zu Sprachkonstrukten in Franz Tumlers Prosa. Frankfurt am Main u.a.: Lang 1994. (= Europäische Hochschulschriften; Reihe 1, Deutsche Sprache und Literatur; 1438) ISBN 3-631-46825-3
  • Arsenal. Beiträge zu Franz Tumler, hrsg. v. Peter Demetz. München u.a.: Piper 1977. ISBN 3-492-02256-1
  • Auf der Suche nach dem Wort. Franz Tumler zum 80. Geburtstag, hrsg. v. Ferruccio Delle Cave. Bozen: Verl.-Anst. Athesia 1992. ISBN 88-7014-676-6
  • Franz Tumler. Beiträge zum 75. Geburtstag. Symposion 9./10. Jänner 1987, Wien, hrsg. v. Bundesländerhaus Tirol. Redaktion: Annemarie Schermer, Hansjörg Waldner, Ursula Weyrer. Wien: Dokumentationsstelle für Neuere Österr. Literatur 1987. ISBN 3-900467-14-5
  • Hansjörg Waldner: Franz Tumler: Der Ausführende. In: Deutschland blickt auf uns Tiroler. Südtirol-Romane zwischen 1918 und 1945, Wien: Picus 1990, S. 161–167. ISBN 3-85452-210-X
  • Welche Sprache ich lernte. Texte von und über Franz Tumler, hrsg. v. Hans Dieter Zimmermann. München u.a.: Piper 1986. (= Serie Piper; 681) ISBN 3-492-10681-1

Fonto[redakti | redakti fonton]

Huber, Leonhard: "Tumler, Franz Ernest Aubert", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]