Frapilaro (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
frapilaro

Al la frapilaro en simfoniorkestro fakte apartenas ĉio, kio ne estas akordigebla al unu el la aliaj grandaj instrumentgrupoj (lignaj blovinstrumentoj, latunaj blovinstrumentoj, arĉinstrumentoj). Esceptoj estas la timbaloj kaj instrumentoj kiel harpopiano, kiujn ludas specialistoj.

Al la baza stoko de la frapilaro apartenas la granda tamburo, la cimbaloj kaj la triangulo. Ili aperas elstare unuan fojon en verkoj kiel Die Entführung aus dem Serail de Mozart, poste en la 9-a simfonio de Beethoven. Ambaŭ fojojn ili subtenas la – por tiamaj kondiĉoj – strangaj sonoj en la operejo resp. koncertejo. Ĉe Mozart estas la supozata adaptado de „turka“ muziko, ĉe Beethoven apogo ĉe militistaraj sonoj. en la itala opero (antaŭ ĉio Verdi) ĉi tiu kombinaĵo tamen jam apartenas al la normo kaj kontribuas esence al la trabata forto de la tutecosono.

Ĝis nuntempe la spektro de la frapilaro ĉiame pliampleksiĝis. Gravaj instrumentoj kiel kampaneto kaj aliaj bastonmuzikiloj (ksilofono, vibrafono, marimbafono), celesto, tamtamo, gongo kaj ankoraŭ kreska nombro da efektinstrumentoj (knarilo, hupo, fleksatono, tondrolado, piŝtofluto, guiro, pluvoligno, ventmaŝino ktp.) intertempe apartenas al la pli malpli ampleksa repertuaro de frapinstrumentisto.

En komponaĵoj de la Nova Muziko al la frapilaro apartenas ankaŭ songeneriloj kiel polvosuĉilo, skribmaŝinosireno, kvankam ili neniel rilatas al „frapado“ malvastasence.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]