Fred Guy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fred Guy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1897 (1897-05-23)
en Burkeville
Morto 22-an de decembro 1971 (1971-12-22) (74-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo gitaristo • banĝisto • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo
vdr

Fred „Freddie“ GUY (naskiĝis la 23-an de majo 1897 je Burkeville en Georgia; mortis la 22-an de decembro 1971 je Ĉikago en Ilinojso) estis usona ĵaza gitaristo kaj banĝo-ludisto de svingo.

Fred Guy en Novjorko proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Fred Guy alkreskis en Novjorko. Sian karieron li komencis kiel gitaristo kaj banĝisto en la orkestro de Joseph C. Smith; en la jaro Jahr 1925 li membriĝis en la bando Duke Ellington’s Washingtonians, kie li anstataŭis Elmer Snowden. Guy muzikis pli ol dudek jaroj en la orkestroj de Duke Ellington, inkluzive la periodon en Cotton Club. Komence li ludis nur banĝon; en la jaro 1933 li transiris al gitaro, kiam la ritmosekcio de la bandoj en ĵazo treege ŝanĝiĝis.[1] Li ludis banĝojn de la firmao Gibson samkiel la akustikajn gitarmodelojn Gibson L-5 resp. L-7. Ellington laŭdis en siaj memoroj la racion de Guy kaj lian bonan konduton; li estis unu el la malmultaj bandanoj, kiujn li kunirigis al sia hejmo kaj prezentis al sia familio.[2]

Fred Guy estas aŭdebla je la frua titolo de Ellington East St. Louis Toodle-Oo; ankaŭ je Black and Tan Fantasy. Tamen li neniam aperis kiel solisto; pro tio lia ludo sur la akustika gitaro ofte el sonregistraĵoj estas malfacile aŭdebla. Fred Guy prezentiĝas en la filmo Black Beauty kun Orkestro Duke Ellington; li kunmuzikis ankaŭ ties koncerton je Fargo en Norda Dakoto 1940. Post kiam li forlasis en 1947 la bandon de Ellington, lia loko ne estis denove okupata. Poste li laboris kiel mastumanto de balsalono en Ĉikaĝo. Tie li mortis en 1971 je la aĝo de 74 jaroj pro sinmortigo.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Summerfield: The Jazz Guitar, S. 109
  2. komparu Collier, p. 87.