Fremdpolenigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Miksaĵo de polenoj de: Sunfloro Helianthus annuus, Ipomea purpurea, Sildalcea malviflora, lilio Lilium auratum, primolo
Oenothera fruticosa, kaj Ricino Ricinus communis.

Fremdpolenigado, aǔ nerekta, heteroklina polenigado, estas ĉe plantoj la transdono de polenoj de unu floro al la stigmo de alia floro (najbarfekundigo, najbarpolenigo, geitonogamio) aǔ al alia planto de la sama specio (krucpolenigado, ksenogamio),[1][2] (de la malnovgreka ξένος =ksénos „gasto; fremdulo“ kaj γάμος gámos „nupto, geedziĝo“) .[3] La transporto de la poleno okazas per vento, akvo aǔ bestoj (ekzemple: insektoj, vespertoj, birdoj zoofilio).

Oni distingas ĉe la krucpolenigado (ksenogamio):[4]

  • krucigado inter diversaj individuoj de la sama vario; (izomorfa ksenogamio)
    • gefrata polenigado, -krucigado (adelfogemio):se polenoj kaj stigmo apartenas al du diversaj individuoj, kiuj devenas vegetative de la sama patrina planto.
    • se la parenceco estas iomete pli fora, tio nomiĝas gnesiogamio, staǔrogamio, vera krucigado (krucigado, krucigoreproduktado).[5]
  • krucigado inter diversaj individuoj de nesama varieco; (heteromorfa ksenogamio) miksula polenigado, notogamio).

Fremdpolenigado kaj fekundigado kun partopreno de poleno, kiu estas transportita al alia floro apartenas al fremdfertigadoalogamio. Ĝi ne nur aperas ĉe florplantoj, sed ankaŭ ĉe plantoj, kiuj multiĝas per sporoj kaj ĝermĉeloj, ekzemple algoj kaj filikoj. [6][7] Ĉe la fremdfekundigado la genaro de la patrina kaj patra plantoj estas nove kombinita. La celo de la krucigado estas altigi la verŝajnecon de tiuj rekombinaĵo de la genaro. La fremdfekundigado estis malkovrita en 1790 fare de la teologo kaj botanikisto Christian Konrad Sprengel.

Oni devas distingi fremdpolenigadon, krucpolenigadon, krucpolenigadon de la dua speco (heteromorfa ksenogamio) kaj gnesiogamion (eksogamio, heterogenetika polenigado) kaj la najbarpolenigadon (geitonogamio) respektive gefrata polenigado (endogamio, memgenetika polenigado). Ĉe la najbar-polenigado polenoj de unu floro iras al alia floro de sama planto. La najbara polenigado estas tial genetike samvalora kiel la mempolenigado (aǔtogamio), la distribuo kaj novordigado de la genetika materialo ne okazas.[3]

La fremdpolenigado okazas en la malfermita floro (kasmogemio). Se la alogamio sukcesas, tio nomiĝas alokarpio, ĉe la geitonogamio geito(e)nokarpio kaj ĉe la ksenogamio ksenokarpio.

Specoj de fremdpolenigado[redakti | redakti fonton]

Polenigado per besto[redakti | redakti fonton]

La polenigado per besto (zoogamio), biota fremdplenigado, estas distingita depende de la bestospeco. La plej ofta polenigado estas tiu per insektoj (entomofilio). La insektopolenigado povas esti distingita laǔ muŝpolenigado (miofilio), abelpolenigado (melitofilio), lepidopterpolenigado (psiĥofilio) kaj pli distingebla. En la tropikoj la polenigado per birdoj (ornitofilio) kaj per vespertoj (kiropterofilio havas grandan signifon.[3]

La rimedoj per kiuj la plantoj logas siajn polenigantoj estas diversaj. Multaj insektpolenigantaj plantoj (entomofilio) estas allogataj per nektaro. Allogataj estas tiuj ĝenerale ankaŭ per grandaj kaj bone koloritaj periantoj. Ofte la floro estas dorsoventrala. Se ekzistas nektaro kaj aromaj substancoj oni nomas tiun floron nektarfloro, se ili mankas la planto nomiĝas polenfloro. Precipe orkideoj evoluigis meĥanismojn por allogi polenigantajn insektojn. Florojn de kaldronkaptilo havas ekzemple Aristolochia, Cypripedium kaj Arum. Tra la speciala konstruo de la floroj la malgrandaj insektoj povas eniri, sed eliri nur post polenigado de la floro.

Dum la bestoj kolektas nektaron, ili estas superŝutataj je polenoj. Se ili flugas al la sekvanta floro, la poleno gluiĝas sur la stigmo.

Venta polenigado[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ventpolenigado (anemogamio), abiota fremdpolenigado, la poleneroj, kiuj estas disigitaj de la vento, ili hazarde gluiĝas ce la stigmo de alia floro.

Ventpolenigantaj plantoj ofte havas malokulfrapan involukron, aǔ ĝi mankas komplete. Nektaro kaj odorsubstanco ne estas produktata. La floroj staras ofte multflore en unuseksaj floraroj. Poleno abundas.[8]

Tipaj ventopolenigantoj estas poacoj, tritiko, sekalo kaj maizo. Tiaj polenoj ofte kaǔzas fojnokataron.

Akvopolenigado[redakti | redakti fonton]

La malofta akvopolenigado (hidrofiliohofrogamio), abiota fremdpolenigado, estas ĉe kelkaj plantoj, kiuj kreskas sub akvo aǔ sur la akva surfaco.

Mekanismoj por stimulado de la fremdpolenigado[redakti | redakti fonton]

Multaj plantspecioj havas ilojn por eviti la mempolenigadon de la floroj. La plej disvastigitaj estas:

Antaǔvireco[redakti | redakti fonton]

Ĉe la antaǔvireco (proterandrio) la anteroj elŝutas la polenon antaǔ la stigmo de la sama floro kiu estas preta akcepti ĝin. Tio ekzemple okazas ĉe asteracoj, salvio, kampanulo kaj maizo.

Antaǔineco[redakti | redakti fonton]

Ĉe la antaǔineco (proteroginio) la stigmo estas jam de certa tempo preta akcepti la polenon. Dum tiu tempo la stigmo povas esti polenigata. La antaǔineco ekzistas ĉe plumbago.

Diverspistileco[redakti | redakti fonton]

Ĉe kelkaj plantspecioj ekzistas individuoj, ĉe kiuj la pistilo estas longa kaj la anteroj sidas malalte kaj inverse. Ekzistas du diversaj tipoj de floroj. Tiu fenomeno nomiĝas diverspistileco respektive heterostilio. Ĉe kelkaj plantoj kun du polencirkloj ekzistas eĉ tri diversaj tipoj, depende de tio la pistilo troviĝas sur la malsupra, meza aǔ supra ebeno (tristilio).

La fekundigado okazas nur, se la polenoj de unu ebeno atingas la stigmon de la sama ebeno. Ekzemple de mallongaj filamentoj sur malalta stigmo. Tio ne eblas ene de unu floro.

Ekzemple la primoloj kun tri aŭ kun du ebenoj, aŭ salikario kaj oksalidacoj, kie ekzistas tristilio.

Herkogamio[redakti | redakti fonton]

La stamenoj kaj stigmoj de floro estas ĉe diversaj lokoj de la floro. Ekzemplo estas irido.[8]

Memnefekundeco[redakti | redakti fonton]

Fremdpolenigado ankaŭ stimulita de fiziologia neakordigebleco inter poleno kaj stigmo.

Formado de unuseksaj floroj[redakti | redakti fonton]

Alia ebleco estaa monoikajdioikaj plantoj (diklinio).[8] Ĉe monoikeco inaj kaj masklaj floroj troviĝas sur unu planto. Dioikaj plantoj havas masklaj kaj inaj individuoj. Al tiu grupo apartenas mardorno, kaj kapra slikomerkurialo. Ĉar masklaj kaj inaj floroj estas sur diversaj individuoj, mempolenigado estas neebla.[9]

Funkcioj de la fremdpolenigado[redakti | redakti fonton]

Fremdpolenigado helpas al genetika diverseco de specioj, ĉar dum la fekundigado la genotipoj kun diversaj aleloj estas miksataj. Tio reduktas la verŝajnecon, ke malfavore recesive heredanta alelo renkontiĝas kiel paro kaj efektiviĝas kiel fenotipo.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. K. Giesenhagen: Lehrbuch der Botanik. 9. Auflage, Springer, 1924, ISBN 978-3-663-15325-2 (Represo), paĝo 77.
  2. Thomas Stützel: Botanische Bestimmungsübungen. 3. Auflage, Ulmer, 2015, ISBN 978-3-8252-8549-4, S. 52.
  3. 3,0 3,1 3,2 Dieter Heß: Systematische Botanik. Ulmer Verlag, Stuttgart 2005, (UTB; 2673), ISBN 3-8252-2673-5, paĝo 92 kaj sekvantaj.
  4. O.von Kirchner, E. Loew, C. Schröter: Lebensgeschichte der Blütenpflanzen Mitteleuropas. Band 1, Abt. 1, Ulmer, 1908, S. 19 f, Glossar.
  5. R. Rieger, A. Michaelis: Genetisches und cytogenetisches Wörterbuch. 2. Auflage, Springer, 1958, ISBN 978-3-642-53221-4, S. 586.
  6. Botanik online der Uni Hamburg: Fortpflanzungsarten (Rekombinationssysteme), elŝutita 2012/02/06.
  7. Terra human: Befruchtung, Xenogamie und Allogamie.
  8. 8,0 8,1 8,2 Rothmaler: Exkursionsflora von Deutschland. 20. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg / Berlin 2011, ISBN 978-3-8274-1606-3, S. 25 f.
  9. Uni Greifswald: Geschlecht der Blüten.
  10. Murray W. Nabors: Botanik. Pearson Studium, 2009, ISBN 978-3-8273-7231-4, S. 577 ff.