Friedrich Gärtner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Gärtner
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1824 (1824-01-11)
en Munkeno
Morto 1-an de januaro 1905 (1905-01-01) (80-jaraĝa)
en Munkeno
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Friedrich GÄRTNER (naskiĝinta la 11-an de januaro 1824 en Munkeno, mortinta en 1905) estis germana pentristo de pejzaĝoj kaj arkitekturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la arĥitekto Friedrich von Gärtner li truditis ankaŭ okupiĝi pri arkitekturo. Sed en Ateno, kien li akompanis paĉjon, sentis li pli granda allogo de pentrado. Post reveno patrujon li frekventis la Akademion pri vidaj artoj de Munkeno, dum kio li ĝuis plukleriĝon en la ateliero de Niels Simonsen el Kopenhago.

En 1846 Gärtner pluiris Parizon kaj dungitis de Claude Jaquand. De tie li studvojaĝis en 1848 kun Eduard Gerhardt ĝis Hispanujo kaj Maroko. En 1851 li troviĝis en Londono antaŭ nova iro Parizon ĝis la 1857-a jaro. Poste li daŭre ekloĝis Munkene.

Vintre de 1870 li estis en Alĝero kie li inspiritis de multaj bone pentreblaj motivoj: Straße in Algier, Aus der Moschee El Kebir, Das Innere eines maurischen Hauses (en Nova Pinakoteko). Li anis frue ĉe la societo Deutscher Künstlerbund.[1]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 357-359 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. membrolisto. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2023-01-09.