Friedrich Koja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Koja
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1933 (1933-01-19)
en Leoben
Morto 12-an de aprilo 1999 (1999-04-12) (66-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Innsbruck
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Friedrich KOJA (naskiĝinta la 19-an de januaro 1933 en Leoben, mortinta la 12-an de aprilo 1999) estis aŭstra juristo kaj universitata profesoro. Li profesoris en Salcburgo pri publika juro de 1968 kaj rektoris ĉe la Salcburga universitato en 1971/72 kaj denove inter 1983 kaj 1985.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de jursciencoj kaj ekonomiko ĉe la Universitato de Innsbruck li doktoriĝis en 1955. En 1956 li doktoriĝis ankoraŭ pri ekonomiko. Samjare li sekvis sian insbrukan profesoron Walter Antoniolli Vienon; Antoniolli iĝis profesoro ĉe la Universitato de Vieno, Koja fariĝis sekretario de Antoniolli ĉe la plej supera kortumo pri konstitucia juro.[1] Inter 1965 kaj 1968 Koja estis prezidanteja estro kaj tiel la plej supra nejuĝista persono ĉe la kortumo. Tiutempe Koja okupiĝis paralele pri habilitiĝo kiu sukcesis Viene en la 1966-a jaro; fine li ekrajtis docenti rpi konstitucia kaj administra juroj kaj ŝtataj teorioj.

En 1968 li vokiĝis Salcburgon kie li profesoris ĝis 1999.

Jurfakultate li dekanis en 1974/75 kaj en februaro 1980 ŝtatprezidanto Rudolf Kirchschläger proponis lin, laŭ propono de la federacia registaro, rezerva membro de la plej supera konstitucikortumo de Aŭstrujo. Ekde 1990 Koja estis ankaŭ koresponda membro de Aŭstria Akdemio de Sciencoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Heller: Der Verfassungsgerichtshof. Die Entwicklung der Verfassungsgerichtsbarkeit in Österreich von den Anfängen bis zur Gegenwart, Verlag Österreich. Vieno 2010, ISBN 978-3-7046 (kp. ĉapitro Kurzbiographien der Mitglieder und Ersatzmitglieder des Verfassungsgerichtshofs 1945–2010, p. 638)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. protokolo stenografia pri kandidatiĝkonkurso, p.13-14