Fritz Schaper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Fritz Schaper enateliere, 1909
Goeto-monumento en la berlina zoo, 1880
Reichstag-gablo kun Schaper-reliefo kaj skribaĵo de Peter Behrens
Gauß-statuo en Braunschweig
Lutherdenkmal en Erfurto - pri Lutero
reliefportreto de Eduard Grell, 1886

Fritz SCHAPER (naskiĝinta la 31-an de julio 1841 en Alsleben (Saale), mortinta la 29-an de novembro 1919 en Berlino) estis germana skulptisto kaj medalisto reprezentante la berlinan skulptistan skolon. Ekde 1875 li estris la nudaĵskulptan sekcion kaj inter 1880 kaj 1890 li estis profesoro ĉe la Reĝa akademio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la kvara filo de pastro Friedrich Gottfried Peter Schaper li travivis la morton de la patro antaŭ la 7-a naskiĝtago. Sekve la patrino translokiĝis al Halle (Saale). Sed jam en 1849 ankaŭ ŝi mortis. La infanoj gastiĝis en diversaj familioj. Fritz venis ĉe certan grafon Kielmannsegg, unue kampare poste urbe. En Halle li frekventis lernejon de la Francke-fondaĵoj. 15 jaraĝa li forlasis la lernejon kaj ektrejnitis kiel ŝtonskulptisto ĉe C. A. Merckel kie oni rimarkis lian elstaran talenton. Tiam estiĝis la deziro fariĝi artisto. Li do iris en 1859 Berlinon ĉe la Reĝan akademion kiel li pliperfektigis desegnadon anatomian laŭ modeloj de la Antikveco. Samtempe li fariĝis disĉiplo de la skultpisto Albert Wolff. Kiel Wolff li elektis Christian Daniel Rauch je artista idolo. Heredante en 1864 li ekĝuis financan sendependecon. En 1865/1866 li kreis sian unuan memstaran artaĵon, la gipsan grupon Bacchus und Ariadne. En 1867 li veturiĝis Parizon ĉe la Mondan ekspozicion. Reveninte li fondis la unuan propran atelieron en Große Präsidenten-strato, kiu baldaŭ translokitis pli centren ĉe Albrecht-straton. La saman jaron li komisiitis krei Borussia-statuon kaj du leonojn por monumento pri falintaj soldatoj en Halle - kiu senvualiĝis en la jaro 1872. Tamen li longe atendas vere gravajn mendojn komence.

En la 1870-aj jaroj Schaper ofte partoprenis konkursojn artistajn. Grava sukceso estis la unua rango gajnita pri la berlina Goeto-monumento en la jaro 1871, kies ekfariĝo estis en 1873. Inaŭguro fariĝis en 1880 en la berlina zoo. En 1875 li ekestris la nudaĵsalonon por skulpistoj sub la gvido de Anton von Werner kio garantiis bonan salajron kiel ankaŭ renomon. Sekvis diversaj aliaj mendoj, i.a. por Bismarck-monumento en Kolonjo, Gauß-monumento en Braunschweig, Lessing-monumento en Hamburgo. Tiam li ankaŭ ekkreis bustojn.

En januaro 1880 Schaper membriĝis al la prusia akademio pri artoj, en junio 1880, en la tago de la inaŭguro goet-monumenta, li nomumitis profesoro. En 1881 li iĝis senatoro de la berlina akademio kaj honora membro de la dresdena akademio. Li ricevis ankaŭ multajn honorojn (i.a. Ritterkreuz des Hausorden vom Weißen Falken/1881, Kommandeurkreuz des Orden der Eichenkrone/1882); kavaliro de la ordeno Pour le Mérite/1884). Lia artista populareco kreskis kaj oni aŭtomate flegis komisiadi lin. LI faris multajn bustojn por privatuloj kaj institucioj. En 1884 lia monumento je honoro de August von Goeben en Koblenz inaŭguritis, en 1889 venis lia unua porentreprentista monumento en Essen pri Afred Krupp.

En 1890 li retiriĝis de ĉe akademio kaj translokiĝis en propran domon kun ateliero ĉe Buchen-strato. En 1891 li edzinigis Helene Rittershaus, filinon de la poeto Emil Rittershaus. Kun ŝi li havis kvar infanojn: Hedwig (1892–1925), Eva (1893–1977), Wolfgang (1895–1930) kaj Dorothea (1897–1985). La lastaj du poste ankaŭ iĝis skulptistinoj.

Dum la 1890-aj jaroj Schaper ricevis multajn mendojn, eĉ tiajn kiaj bezonis rektan imperiestran kapjeson. Interalie li kreis ok monumentoj reprezentantaj nobelojn. Tiam faritis ankaŭ la gabloreliefo sur la ĉefa fasado de Reichstag en Berlino.

La 20-a jarcento komenciĝis por Schaper per grava psika krizo kio necesigis restadon en la Bellevue-sanatorio en Kreuzlingen. La sekvintajn jarojn sekvis sanecproblemoj kaj lia agado kreiva malkreskis. En 1901 oni aljuĝis al li grandan oran medalon okaze de la Granda berlina artekspozicio. Li vojaĝis en Italujon (1901), Sicilion (1906) kaj Amerikon (1907). En 1903 venis la lasta imperiestra mendo nome Altgermanische Wisentjagd por la zooparko berlina. En 1905 oni denove elektis lin senatoro akademia kaj donis al li du plusajn honorojn - Roter Adlerorden (dua klaso, kun kverka foliaro) por la monumento de Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio) kaj Königlicher Kronen-Orden (dua klaso kun stelo) por finfarado de Johann von Küstrin. Poste monumentoj malmultis, dume bustoj multis.

En la 1910-aj jaroj li tre okupiĝis pri tombaj plastikaĵoj. Nur kelkajn semajnojn post la eksplodo de la Unua mondmilito lia filo Wolfgang grave vunditis ĉe la okcidenta fronto kaj bezonis amputon de gambo. Tio tre ĉagrenigis Scharp kiel ankaŭ motoraj problemoj ĉe la dekstra mano (ekde 1915) kaj komenciĝanta blindiĝo. Sekve li gvidis helpantojn verki faronte nur lastajn korektojn.

Schaper estis inter la subskribintoj de la naciema Manifesto de la 93 Al la kultura mondo per kio ĉiaj kulpoj germanaj pri militeksplodigo refutitis. Li ankaŭ aniĝis al Akademie gemeinnütziger Wissenschaften de Erfurto.

Disĉiploj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1881: Ritterkreuz des Sachsen-Weimarischen Hausordens vom Weißen Falken]]
  • 1882: Preußischer Roter Adlerorden IV. Klasse
  • 1884: Orden Pour le Mérite für Wissenschaften und Künste (1905 vickanceliero, 1915 kanceliero)
  • 1901: Große Goldmedaille der Großen Berliner Kunstausstellung
  • 1905: Preußischer Roter Adlerorden II. Klasse mit Eichenlaub
  • 1905: Königlicher Kronen-Orden I. Klasse mit Stern
  • 1936: Monumento kaj honora civitaneco de la naskiĝurbo Alsleben

Verkojn konatajn li faris por la urboj Aachen, Baltijsk, Berlino, Bielefeld, Bochum, Braunschweig, Darmstadt, Dresdeno, ,Lutherstadt Eisleben, Emden, Erfurto, Essen, Fehrbellin, Geldern, Gießen, Halle (Saale), Hamburg, Helgoland, Kaub, Koblenz, Kolonjo, Kostrzyn ĉe Odro, Löbejün, Lübeck, Mönchengladbach, Neunkirchen (Saar), Prenzlau, Veneco, Vroclavo, Weißenfels, Wuppertal-Barmen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jutta von Simson: Fritz Schaper. 1841–1919. Prestel, München 1976, ISBN 3-7913-0090-3. (= Berliner Bildhauer, Band 1.) (= Materialien zur Kunst des neunzehnten Jahrhunderts, Band 19.)
  • Alfred Etzold: Der Dorotheenstädtische Friedhof. Die Begräbnisstätten an der Berliner Chausseestraße. (mit Fotos von Wolfgang Türk) Links, Berlin 1993, ISBN 3-86153-058-9.
  • Uwe Hinkfoth (Hrsg.): Fritz Schaper. Die Wiederentdeckung des Denkmals. (Katalogbuch zur Ausstellung im Museum Goch, 30. Juli bis 3. September 2000) Museum Goch, Goch 2000, ISBN 3-926245-47-6.
  • Dagmar Frings, Jörg Kuhn: Die Borchardts. Auf den Spuren einer Berliner Familie. Hentrich & Hentrich, Berlin 2011, ISBN 978-3-942271-17-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]