Friðrik Sophusson
Friðrik Sophusson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1943 (81-jaraĝa) en Rejkjaviko, Reĝlando Islando | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Islando vd | ||||
Partio | Sendependecpartio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Helga Jóakimsdóttir, Sigríður Dúna Kristmundsdóttir | ||||
Infanoj | Stefán Baldvin, Halldór, Áslaug María, Gabriela Kristín, Helga Guðrún, Sigríður Fransiska | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato politikisto vd | ||||
| |||||
En TTT | www | ||||
Financministro | |||||
Dum | 30-a de aprilo 1991 – 16-a de aprilo 1998 | ||||
Antaŭulo | Ólafur Ragnar Grímsson | ||||
Sekvanto | Geir H. Haarde | ||||
Industriministro | |||||
Dum | 8-a de julio 1987 – 28-a de septembro 1988 | ||||
Antaŭulo | Þorsteinn Pálsson | ||||
Sekvanto | Jón Sigurðsson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Friðrik.
Friðrik Sophusson (Friðrik Klemenz Sophusson; naskiĝis la 18-an de oktobro 1943) estas islanda politikisto, ministro.
Li estis vicpartiestro de la Sendependecpartio en 1981—1989 kaj 1991—1999 (en 1989 li perdis kontraŭ Davíð Oddsson sed la posteno reliberiĝis en 1991 kiam Davíð Oddsson ekestis partiestro). Post lia politika kariero li estas estro de Landsvirkjun, la ŝtata energientrepreno.
Familio
[redakti | redakti fonton]Liaj gepatroj estis Sophus Auðunn Guðmundsson (1918—2006) kaj Áslaug María Friðriksdóttir (1921—2004).
Li havas du filojn: Stefán Baldvin (1963, patrino Guðbjargur Kristinsdóttir) kaj Halldór (1967, patrino Ásta B. Gunnarsdóttir).
Lia unua edzino (ekde 1968, divorcis en 1987): Helga Jóakimsdóttir (n. 1940). Ŝia filo: Jóakim H. Reynisson (1961). Filinoj de Friðrik kun Helga: Áslaug María (1969), Gabriela Kristín (1971), Helga Guðrún (1981).
Lia dua edzino (ekde 1990): Sigríður Dúna Kristmundsdóttir (n. 1952). Ŝia filo: Ragnar Hjálmarsson (1978). Filino de Friðrik kun Sigríður Dúna: Sigríður Fransiska (1994).